Vizitu Forumon

Anĝelo el Ĉinio

(GMT+08:00) 2013-08-16 16:38:32     Redaktoro:Lina

En 2013 estas la kvindekjara jubileo de ĉina porekstera kuraca helpo. En la lasta duonjarcento, ĉina kuraca teamo sanigis 200 milionojn da homoj en 66 landoj kaj regionoj per sia bonega medicina kapablo, kaj estis titolita "anĝelo el Ĉinio".

Piedsignoj de ĉina kuraca teamo estas ĉie en la mondo, precipe en afrikaj landoj, kie mankas kuracistoj kaj medikamentoj. Tie antaŭ la kuraca teamo estas modestaj kondiĉoj kaj ebla infektiĝo de gravaj malsanoj.

Laŭ la oficiala statistiko, ĝis nun 50 homoj de ĉina kuraca teamo forpasis kaj eterne restis fremdlande pro malsano, laborvundiĝo, tumulto kaj akcidentoj.

Malgraŭe, la kuraca teamo per sia bonega lerteco estas vaste jesata en fremdaj landoj. Zanzibara vicprezidento Seif Iddi diris, ke lokaj malsanuloj multe dependas de ĉinaj kuracistoj. Li diris: "Kelkfoje malsanuloj nepre volas konsulti ĉinajn kuracistojn, ĉar ili havas bonegan kuracan lertecon kaj atenteme zorgas pri siaj malsanuloj. Tial, malsanuloj preferas konsulti ĉinajn kuracistojn."

En la pasintaj 50 jaroj, ĉina kuraca teamo estas laŭdata "modelo de sud-suda kunlaboro". Margaret Chan Fung Fu-chun, ĝenerala direktoro de Monda Organizo por Sano, opiniis, ke ĉina kuraca teamo kontribuis por altigi kuracan nivelon de helpataj landoj. Ŝi diris: "Mi vizitis multajn afrikajn landojn kaj propraokule vidis la laboron de ĉina kuraca teamo. Ili ne nur donis kuracan servon al la afrika popolo, sed ankaŭ trejnis lokajn kuracistojn. Ili estas merithavaj."

Nuntempe, la meza vivodaŭro de afrikanoj estas nur 50 jaroj, kaj unu el sep infanoj ĝisvivas 5 jarojn pro limigita kuraca nivelo. La ĉinaj aŭtoritatoj diris, ke en la estonteco ĉina kuraca teamo enkondukos pli multajn pintajn kuracajn teknikojn, kaj trejnos pli multajn kuracistojn por la afrikaj landoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto