Vizitu Forumon

Egipta armeo diris ke ĝi protektas la popolan volon

(GMT+08:00) 2013-08-19 15:51:57     Redaktoro:Li Lu

La 18an de aŭgusto laŭ la loka tempo, Abdel Fatah al-Sisi, nacidefenda ministro de Egiptio, publikigis parolon, li reasertis, ke egipta armeo respektas la popolan volon kaj rifuzis eksterlandajn intervenojn. Ismail Fahmi, ministro pri egiptaj eksteraj aferoj diris, ke Egiptio reekzamenos internaciajn helpojn por trovi ĉu la helpantoj donos premon al Egiptio aŭ ne. Krome, la Islama Frateco nuligis kelkajn tagajn manifestaciojn en la sama tago kaj alvokis al la subtenantoj fari manifestaciojn en vespero por kontraŭstari al nokta elirmalpermeso. Jen estas detala raporto.

La 18an de aŭgusto, Abdel Fatah al-Sisi, nacidefenda ministro de Egiptio, publikigis parolon kiam li faris viziton al soldatoj de centra milita regiono, li reasertis, ke egipta armeo abolis prezidenton Mohamed Morsy estas respekto al la popola volo, li esprimis ankaŭ, ke egipta armeo respektas la popolan volon por elekti gvidantojn.

"Nia armeo ne ludos komploton, ne faros trompon kaj perfidon. Ni estas patriota organizo, kiu ĝuas grandan estimon kaj admiron. En la pasinta jaro, ni ĉiam diris, ke la voloj de la egipta popolo estas liberaj, ili devas sinelekti gvidantojn. Niaj armeo kaj policistoj ĉiam obeis volojn de la popolo."

Abdel Fatah al-Sisi emfazis, ke la dispelado de kontraŭregistaraj manifestaciantoj de egipta policano estis rajtigita de egipta popolo. Krome, Abdel Fatah al-Sisi emfazis ankaŭ, ke Egipto liveras lokon al ĉiuj homoj por sinloki, li urĝis gvidantojn de islama forto reekzameni iliajn starpunktojn kaj forlasi preforton. Abdel Fatah al-Sisi emfazis neis la kondamnon de Islama Frateco pri la kunlaboro de egipta armeo kaj Usono, li diris,

"Mi ĵuras, ke neniu el niaj armeaj decidoj estas farita sub la ekstaerlandaj kunordigoj."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto