Vizitu Forumon

Ĉefministro alivestita kiel taksiŝoforo

(GMT+08:00) 2013-08-19 14:08:12     Redaktoro:Xiong Linping

Norvega ĉefministro Jens Stoltenberg, por ricevi sociajn opiniojn, iun posttagmezon en junio de la kuranta jaro alivestis sin kiel taksiŝoforo, kaj stiris taksion dum duontago en Oslo.

Kun sunokulvitroj kaj en uniformo de la osla stiristo li laboris duontage. La konversacioj inter li kaj pasaĝeroj estis registritaj de la kaŝita en la taksio kamerao. Lastatempe la ĉefministro ilin prezentis en sia paĝaro de la socia TTT-ejo Facebook. Kaj cetere, pecojn el la registraĵo oni enmetos en la propagandan videon, ĉar Stoltenberg volas denove esti ĉefministro en la ĝenerala elektokampanjo, kiu okazos septembron ĉi-jare.

Pri la spertaĵo Stoltenberg intervjuate eksplikis, ke estas grave koni verajn opiniojn de elektantoj, kaj dume, en taksio oni povas senĝene malkaŝi sian penson pri plejparto de la aferoj.

Plejparto de la pasaĝeroj ekkonsciis, ke la stiristo ne estas ordinara. Unu el la pasaĝeroj diris: "De tiu angulo vi aspektas kiel Stoltenberg." Kaj alia, post kiam ŝi eksciis, ke li estas ja ĉefministro, esprimis sian feliĉon, ĉar ŝi jam frue volis leteri al la moŝtulo.

La video montras, ke Stoltenberg komencas babili kun pasaĝero, sed ĝenerale, nur iom da tempo poste, li jam turnas la temon al politiko. Ĉiuj klientoj, kiuj veturis en la taksio de Stoltenberg, estas liberaj de pago por la veturo.

Sed la stirado de la ĉefministro suferis kritikon de iuj homoj. Ankaŭ li mem konfesis, ke li jam ok jarojn ne tuŝis stirradon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto