Vizitu Forumon

Chang Wanquan intervidiĝis kun Chuck Hagel

(GMT+08:00) 2013-08-20 14:47:50     Redaktoro:Li Lu

Karaj aŭskultantoj, en la 19a de aŭgusto en usona ĉefurbo Vaŝingtono, ĉina nacidefenda ministro Chang Wanquan faris intervidiĝon kun usona samrangulo Chuck Hagel, ili faris diskuton pri la dulandaj rilatoj, dulandaj armeaj rilatoj, duflankaj problemoj, regionaj problemoj, reteja sekureco, ktp, kaj ili atingis kelkajn komunajn konsentojn. Jen estas detala raporto.

La 16an de aŭgusto, Chang Wanquan komencis sian viziton al Usono, li vizitis la ĉefsidejon de usona armeo en Pacifiko, la nordan ĉefsidejon kaj aerdefendan komandejon de Nord-Ameriko, la 19an de aŭgusto en usona ĉefurbo Vaŝingtono, li oficiale faris intervidiĝon kun usona nacidefenda sekretario Chuck Hagel. Post la intervidiĝo Hagel diris, ke dum la intervidiĝo la du flankoj atingis iajn pozitivajn rezultojn.

"Ni ĵus finis rezultriĉan interparolon, dum la interparolo, mi reasertis, ke Usono volas starigi pozitivajn kaj konstruktivajn rilatojn kun Ĉinio, la usona-ĉina rilato estas utila al paco kaj stabileco de azi-pacifika regiono, samtempe, estas ankaŭ utila al sekureco kaj prospero de Usono kaj Ĉinio en la 21 jarcento."

Dum la interparolo, Chang Wanquan faris diskuton kun Chuck Hagel pri la dulandaj rilatoj, dulandaj armeaj rilatoj, duflankaj problemoj, regionaj problemoj, reteja sekureco, ktp, kaj ili atingis kelkajn komunajn konsentojn.

Surbaze de la komunaj konsentoj, Chang Wanquan esprimis, ke Ĉinio volas daŭre konstrui novajn armeajn rilatojn kun Usono en la nova situacio. Li diris,

"Nun ĉina-usonaj rilatoj troviĝas en la nova historia periodo, la konstruado de la novaj armeaj rilatoj povas utili al la dulandaj strategiaj reciprokaj kredoj, mildigi strategian krizon, garantii mondan pacon kaj regionan stabilecon, Ĉinio volas peni kune kun Usono por efektivigi la gravajn komunajn konsentojn atingitajn de la dulandaj ĉefgvidantoj, fortigi dialogon, interŝanĝon kaj kunlaboron, bone solvi konfliktojn kaj diverĝojn, altigi la duarmeajn rilatojn al nova nivelo."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto