Vizitu Forumon

Egipta nova konstitucia projekto estis donita

(GMT+08:00) 2013-08-21 15:14:35     Redaktoro:Li Lu

La 20an de aŭgusto la egipta leĝa komitato pri konstitucia amendo transdonis novan projekton de konstitucio al Adly Mansour, provizora prezidento de Egiptio. Samtempe, post la kapto de Mohammad Badie, la plej alta gvidanto de Islama Frateco, la organizo deklaris, ke Mahmoud Ezzat estis elektita kiel provizora gvidanto de la organizo.

En decembro de la pasinta jaro, Egiptio adoptis konstitucion, kiu estis farita de Islama Frateco kaj islamaj fortoj. Samtempe, la konstitucio gajnis 63,8% subtenojn en publika baloto, sed la balota procento estis mal pli ol triono. La konstitucio vekis multe da disputoj post ĝia apero. En julio de ĉi jaro, la armeo deklaris, kiam la prezidenta ofico de Mohamed Morsi estis aboligita, ke ĝi establos specialan komitaton por diskuti pri la konstitucia amendo. La 20an de julio egipta provizora prezidento Adly Mansour subskribis prezidentan ordonon kaj deklaris establon de leĝa komitato pri konstitucia amendo. Ĉifoja konstitucia projekto estis plenumita per leĝa komitato, kiu konsistas el dek ekspertoj, en unu monato.

Laŭ raporto de retejo Al-Ahram, la leĝa komitato decidis konservi la 2an artikolon kaj nuligi la 219an de la origina konstitucio. La 219a artikolo donis larĝasencan difinon al principo de islamaj doktrinoj kaj principoj, kio vekis vastajn diskutojn. Krome, la nova konstitucio fortigas la kontrolojn de partia establo. La 6a artikolo de la nova konstitucio difinas, ke neniu estas permesita establi partion surbaze de religia bazo kaj seksa diskriminacio.

Laŭ la plano, kiu estis deklarita de provizora prezidento Adly Mansour, post la konstitucia revizio, li establos specialan konsilion, kiu konsistas el 50 personoj por fari ekzamenon al la nova konstitucio en 60 tagoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto