Vizitu Forumon

Sekureca Konsilio de UN faris urĝan konsiliĝon pri ebla uzo de kemiaj armiloj en Sirio

(GMT+08:00) 2013-08-22 14:34:33     Redaktoro:Li Lu

Karaj aŭskultantoj, La 21an de aŭgusto laŭ la loka tempo, Sekureca Konsilio de UN faris urĝan konsiliĝon pri ebla uzo de kemiaj armiloj en Sirio. Jen estas detala raporto.

La 21an de aŭgusto, siria opozicio kondamnis uzadon de kemiaj armiloj fare de la registara armeo en milita atako en ĉirkaŭurbo de Damasko, kiu mortigis kaj vundis preskaŭ milon da homoj. Siria registaro neis la uzadon de kemiaj armiloj. Posttagmeze de la 21a de aŭgusto, Sekureca Konsilio de UN faris urĝan konsiliĝon pri la onidiro de siria uzado de kemiaj armiloj. Jan Eliasson, konstanta vicĝenerala sekretario de UN raportis la situacion al SK reprezentante Ban Ki-moon, ĝeneralan sekretarion de UN.

Post la ferma kunveno, Jan Eliasson faris simplan informon al mediatoj, li diris, ke ili rapide faros enketon pri la afero.

"Kio ajn la rezluto, ĝi signifas la eskaladon de situacio kaj seriozan humanisman rezulton. Ni esperas fari enketon pri la afero. Nia speciala grupo jam estas en Damasko, ni esperas, ke siria registaro povos permesi ilin eniri en la regionon de la evento."

Jan Eliasson diris, ke la afero bezonas pluapaŝan konfirmon kaj enketon.

"La ĝenerala sekretario diris, ke li jam pretas por enketi la aferon, ni tenas kontakton kun siria registaro kaj volas kunlabori kun koncernaj flankoj por garantii la glatan iron de enketaj laboroj."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto