Vizitu Forumon

Israelo suferis libanan raketan atakon

(GMT+08:00) 2013-08-23 15:03:28     Redaktoro:Li Lu

Posttagmeze de la 22a de aŭgusto laŭ la loka tempo, la norda parto de Israelo suferis atakon de kvar raketpafaĵoj el Libano. Kvankam la atako ne kaŭzis homan morton kaj havaĵan perdon, tamen israela prezidento Benjamin Netanyahu diris, ke Israelo adoptos ĉiun rimedon por fari rebaton. La analizantoj diris, ke Israelo eble adoptos detenan sintenon, en mez-orienta regiono ne plu aperos pli multaj konfliktoj kaj malkvietoj.

Je la 4-a horo posttagmeze de la 22a de aŭgusto laŭ la loka tempo, la norda parto de Israelo suferis atakon de kvar raketpafaĵoj el Libano. Proparolanto de israela armeo diris, ke unu el la raketpafaĵoj estis barita de israela raketpafaĵa defenda sistemo, unu falis en konstruaĵaro, kiu troviĝas ĉe la norda parto de Israelo. La aliaj du raketpafaĵoj ne falis en Israelon. Israela armeo ne faris rebaton. Laŭ raporto de libana mediato, post la atako, iu vidinto diris, ke li vidis israelan senpilotan aviadilon eniri en la sudan parton de Libano kaj faris malaltan flugon.

Ĝis nun neniu persono aŭ organizo deklaris respondecon pri la atako. Laŭ la analizo de israela armeo, ke la atakintoj eble estas membroj de internacia organizo Jihad sed ne libana partio Hezbollah.

Laŭ raporto de libana mediato, post la atako, libana prezidento Michel Suleiman kondamnis en parolo, ke la afero ne nur malobeis la 1701-an rezolucion de Sekureca Konsilio de UN, sed ankaŭ difektis libanan suverenecon. Najib Miqati, ĉefministro de la transira kabineto, opniis, ke la atako volas detrui stabilecon de sudo de Libano kaj fari Libanon batalejo por solvi konfliktojn. Adnan Mansour, libana ministro pri eksteraj aferoj opiniis, ke armita organizo volas malbonigi libanan enlandan situacion.

Vespere de la sama tago israela prezidento Benjamin Netanyahu diris, ke Israelo adoptos ĉiun defandajn kaj preventajn rimedojn por protekti la sekurecon de la israela popolo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto