Vizitu Forumon

Sirio konsentis enketon de UN pri famo de uzo de kemiaj armiloj

(GMT+08:00) 2013-08-27 15:51:59     Redaktoro:Selena

En la 21-a de aŭgusto troviĝis raporto, ke en tiu tago la siria registara trupo faris atakon per raketbombo kun kemia gaso, kiu kaŭzis morton de pli ol mil homoj. En tiu periodo, la enketa grupo de UN pri uzo de kemiaj armiloj en Sirio, faris enketon pri famo de antaŭaj tri kazoj rilate al uzo de kemiaj armiloj. Post tio la siria registara trupo refutis la raporton, kaj la opozicio direktis sian akuzon al la registara trupo.

En la 25-a de aŭgusto Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN publikigis deklaron pere de sia proparolanto, ke la enketa grupo de UN komencos la enketon pri uzo de kemiaj armiloj en la 26-a tago. Li samtempe reasertis, ke ĉiuj flankoj devas porti sur sin devon liveri sekuran medion kaj necesajn informojn por garantii efikan laboron de la grupo.

En la sama tago siria Ministerio pri Eksteraj Aferoj publikigis informon kaj diris, ke ĝi jam atingis unuanimecon kun UN kaj permesis al la enketa grupo de UN pri uzo de kemiaj armiloj en Sirio, veturi al antaŭurbo de Damasko, kie kuras la famo pri uzo de kemiaj armiloj, por fari enketon.

Pri tio iu altranga oficisto de usona Blanka Domo esprimis dubon, dirante, ke se la siria registaro volas pruvi, ke ĝi ne uzus kemiajn armilojn, ĝi devas ĉesigi atakon kontraŭ lokoj, en kiuj oni suspektate uzis kemiajn armilojn, kaj permesis ĉelokan enketon de la grupo de UN antaŭ kelkaj tagoj, sed ĝis nun la siria registaro konsentis la enketon, tial tio ne estas nefidinda. Ĉar atestoj pri uzo de kemiaj armiloj jam estas detruitaj.

Laŭ alia raporto, lastatempe usona prezidento Barack Obama kun altranguloj el la milita kaj teritorio-sekureca departementoj, faris diskuton pri reago kaj rimedo probable prenotaj de Usono. La raporto diras ankaŭ, ke la usona mararmeo faris koncernan aranĝon en Mediteraneo, kio liveras eblecon por usona milita atako.

Siria gazetara ministro Omran Zoabi esprimis akceptante intervjuon de iu libana televida stacio, ke la milita interveno, kiu Usono probable faros, bruligos la tutan mezorienton. Irana duone oficiala novaĵ-agentejo Fars citis parolon de irana armea vic-stabestro Massoud Jazayeri kaj diris, ke iu ajn ago, kiu transpasus la ruĝlinion aranĝatan de Sirio, alportos seriozan rezulton al Usono.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto