Vizitu Forumon

Sirio permesis al enketa grupofari enketon pri kemiaj armiloj

(GMT+08:00) 2013-08-26 17:18:46     Redaktoro:Selena

La 25-an de aŭgusto siria Ministerio pri Eksteraj Aferoj diris, ke la siria registaro jam atingis interkonsenton kun Angela Kane, altranga reprezentanto de UN pri malarmado, kiu faras viziton en Sirio. La interkonsento permesis al la enketa grupo de UN pri veraĵo de kemiaj armiloj en Sirio, veturi al antaŭurbo de Damasko, kie kuras la famo pri uzo de kemiaj armiloj, por fari enketon.

En la sama tago Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN publikigis deklaron pere de sia proparolanto, ke post atingo de unuanimeco kun la siria registaro pri koncerna kunlaboro, la enketa grupo komencos la enketon pri la famo rilate al uzo de kemiaj armiloj en la 26-a tago.

En tiu tago usona prezidento Barack Obama telefone interparolis kun franca prezidento François Hollande. Ili diskutis pri la siria situacio, interalie pri la reago de la internacia socio kontraŭ la uzo de kemiaj armiloj fare de la siria registaro.

Cetere en tiu tago proparolanto de rusa Ministerio pri Eksteraj Aferoj Alexander Lukashevich diris, ke la permeso estas rezulto de efika laboro de Rusio kaj Sirio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto