Vizitu Forumon

Milionoj da "restaj fraŭlinoj" en Ĉinio

(GMT+08:00) 2013-08-26 10:14:41     Redaktoro:Xiong Linping

La 13an de aŭgusto la brita publika amaskomunikilo BBC represis la raporton verkitan de ĵurnalisto de la informagentejo Reuters, sendita al Ŝanhajo, pri la ĉina Valentena Festo Qixi: fraŭlinoj pli aĝaj kaj alte salajrataj en ĉinaj grandaj urboj frontas al krizo de geedzeco.

Kiam ĉinaj geamantoj celebras la feston, milionoj da pli aĝaj virinoj, nome da "restaj fraŭlinoj", ankoraŭ sole vivas kun la rigidiĝinta tradicia koncepto. Kvankam Ĉinio, kiel lando kun plej multaj loĝantoj, la lastajn tridek jarojn flugrapide disvolviĝis en ekonomio, kaj la socio ŝanĝiĝis rimarkinde, tamen loĝantoj sur la teritorio ankoraŭ konservas la tradician koncepton pri geedzeco, daŭrigitan je kelkmil jaroj.

Ĉinoj havas rutinan penson, ke je la geedzaj rilatoj viro devas esti pli "alta" ol virino en ĉiuj flankoj, i.a. en staturo, aĝo, klereco kaj enspezo. El tiu koncepto sekvas, ke la A-grada viro edziĝas kun la B-grada virino, la B-grada viro, kun la C-grada virino, kaj la C-grada viro, kun la Ĉ-grada virino; fine restas la A-gradaj virinoj kaj la Ĉ-gradaj viroj, ĉar tiuj ne havus sian alian duonon.

Laŭ statistiko de iu ĉina retejo por gefraŭloj, nur en Pekino pli ol triono el ĉ. tridek-jaraj fraŭlinoj nun serĉas edzon. La restaj inoj pekinaj sin nombras je ĉ. 500 mil.

Laŭ raporto la ŝanhaja magistrato nun organizas regulan aktivecon por helpi tiujn pli aĝajn kaj alte salajratajn fraŭlinojn serĉi sian edzon. Sed nemalmulte da restaj inoj, post sennombraj tiaj aktivecoj, starigas al si demandon: "Kie estas bonaj viroj?"

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto