Vizitu Forumon

Palestino nuligis la intertraktadon kun Israelo pro konflikto

(GMT+08:00) 2013-08-27 15:51:52     Redaktoro:Selena

La 26-an de aŭgusto la israela trupo mortpafis tri palestinanojn en rifuĝejo najbara al Ramallah, urbo ĉe Cisjordanio, kaj tio kaŭzis fortan proteston de palestinanoj. Palestino faris reagon kaj nuligis la rektan intertraktadon, kiu devus esti okazigita laŭplane en tiu tago en Jerico, urbo ĉe Cisjordanio. Analizantoj opinias, ke ĵus rekomenciĝis la paca intertraktado inter Palestino kaj Israelo, kaj tio probable alportos negativan influon al ĝia perspektivo.

En tiu tago israela nacidefenda trupo kaj landlimaj policanoj eniris en la rifuĝejon Kalandiya en la nomo aresti teroristojn, kaj suferis proteston de palestinanoj. Laŭ proparolanto de la israela trupo, israelaj soldatoj dispelis ĉirkaŭ 1500 palestinanojn kolektitajn en tiu loko. Poste la konflikto serioziĝis kaj kaŭzis morton de 3 palestinanoj. Finfine la israela trupo arestis suspektatojn.

Palestino indignas pro la evento kaj tuj faris reagon. Ĝi nuligis la rektan intertraktadon, kiu devus esti okazigita laŭplane en tiu tago en Jerico, urbo ĉe Cisjordanio. Nabil Abu Rudaineh, proparolanto de palestina prezidento Abbas kondamnis la israelan trupon pro la agaĉo kaj esprimis, ke Israelo ankoraŭ konstruas setlejojn, kio klare manifestas veran intencon de Israelo pri la paca procezo. Li alvokis al Usono implikiĝi en la pacan intertraktadon kaj malebligi ĝian malsukceson.

Palestina ĉefministro Rami Hamdallah komentis, ke la internacia socio devas tuj enmiskiĝi, reteni agon de Israelo kaj protekti la palestinan popolon.

Tamen ĝis nun la du flankoj ankoraŭ ne publike esprimis sian starpunkton pri rompiĝo de la intertraktado. Tio signifas, ke la intertraktado eble daŭros. Tamen laŭ sinteno de Palestino, necesas pli da klopodo de Usono kaj la internacia socio por subteni la intertraktadon. Laŭ tagordo la intertraktado daŭros 9 monatojn. Dum tiu longdaŭra periodo, ĉu la du flankoj povos meti la intertraktadon sur la unuan lokon kaj teni sinregon? Tio ankoraŭ estas nebula.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto