Vizitu Forumon

Ĉina urbanizo estas en la ŝlosila periodo

(GMT+08:00) 2013-08-28 15:41:53     Redaktoro:Selena

La 27-an de aŭgusto en Pekino Disvolva Programo de UN kaj Instituto pri Urba Disvolvĝo kaj Medio sub la ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj publikigis Raporton pri la Homara Disvolviĝo de Ĉinio en 2013, kiu montris, ke la ĉina urbaniza procezo estas en la ŝlosila periodo, kaj Ĉinio devas firme sekvi vojon de kontinuigebla kaj loĝebla urbo.

Laŭ la raporto, de 1978 ĝis 2012, la urbaniza kvanto altiĝis de 17,9% ĝis 52,6%, la rapideco kaj vasteco estas senprecedencaj en la historio. Ĝis 2030 la urbaniza kvanto atingos 70%, t.e. tiam la urba loĝantaro superos miliardon. Urbanizo fariĝis historia tasko de la ĉina moderniga konstruado kaj ankaŭ estas plej granda latenta forto por plivastigi la internan postuladon. Helen Clark, ĝenerala vic-sekretario de UN kaj estro de la Disvolva Programo de UN, diris, ke la ĉina urbaniza procezo estas en la ŝlosila periodo.

"Ĉinio frontas al premo en serioj da problemoj, inkluzive de altigo de efikeco de energio kaj aliaj naturaj riĉfontoj, plibonigo de urba administra sistemo, solvo de problemoj rilataj al dungado, trafiko, loĝado, sekureco, vivteno de kamparanaj laboristoj, ekonomia transformiĝo kaj polucio. Ĉina plenumo de la urbanizo dependas de solvo de tiuj problemoj."

La raporto montris ankaŭ, ke tagon post tago elstariĝas iuj problemoj en la ĉina urbaniza sistemo. Xie Zhenhua, vicestro de ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komisiono esprimis, ke necesas transformi la tradician modelon, kiu subtenas disvolviĝon de la urbanizo.

Li diris, ke estontece necesas meti koncepton kaj principon de ekologia civilizacio en la ĉinan novtip-urban konstruadon, preni la popolon kiel la plej gravan, grandigi subtenon, altefike kaj intense labori.

Ankaŭ Pan Jiahua, ĉefredaktoro de la raporto kaj estro de la Instituto pri Urba Disvolvĝo kaj Medio sub ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, esprimis, ke la ĉina urbanizo devas doni atenton al kontinuigebla disvolva formo, ĉar tia disvolviĝo ne nur povos pliigi kapablon kaj ŝancon de memdecida elekto de la homaro, sed ankaŭ povos profitigi posteulojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto