Vizitu Forumon

Sirio estas preta por defendi la ŝtaton

(GMT+08:00) 2013-08-28 16:48:22     Redaktoro:Selena

Pri la famo de uzo de kemiaj armiloj en Sirio, lastatempe iuj okcidentaj landoj senĉese altigas la tonon milite interveni en siriajn aferojn. Pri tio en la 27-a de aŭgusto siria eksterafera ministro Walid Al-Moualem diris, ke Sirio estas preta por defendi la ŝtaton.

En tiutaga gazetara konferenco en Damasko, Walid Al-Moualem diris, ke li ne kredas, ke okcidentaj landoj, inkluzive de Usono, lanĉos militan atakon kontraŭ Sirio. La usona registaro celas doni premon al la siria registaro per dissemado de koncernaj onidiroj kaj tiel akiri cedon de Sirio.

Laŭ raporto de Vaŝingtona Poŝto en la 27-a de aŭgusto, usona prezidento Barack Obama konsideras fari militan atakon kontraŭ Sirio por respondi la famon, ke la siria registaro uzis kemiajn armilojn en la konflikto en la pasinta semajno.

En la sama tago franca prezidento Francois Hollande faris parolon en kunveno de francaj diplomatoj kaj diris, ke necesas fari reagon pri lanĉo de atako per kemiaj armiloj en Sirio. Francio preparas puni homojn, kiuj mortigis senkulpulojn per venena gaso.

Tamen en tiu tago rusa Ministerio pri Eksteraj Aferoj esprimis, ke milita interveno alportos pligrandan suferon al Sirio. Li alvokis al la internacia socio singardeme traktas tion.

Ankaŭ Farhan Haq, asistanto de ĝenerala sekretario de UN diris, ke Jeffrey Feltman, ĝenerala vic-sekretario de UN pri politikaj aferoj emfazis dum vizito en Irano, ke UN oponas kontraŭ milita rimedo solvi la sirian krizon. Tio estas starpunkto de UN.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto