Vizitu Forumon

Blanka libro emfazas "ĉina-afrikan sorto-komunumon"

(GMT+08:00) 2013-08-29 16:50:24     Redaktoro:Yu Rongkang

La 29an de aŭgusto la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron Ĉina-Afrika Ekonomia kaj Komerca Kunlaboro (2013). Laŭ donitaĵoj, Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Afriko en sinsekvaj kvar jaroj kaj ankaŭ grava disvolva partnero kaj nova investfonto de Afriko. La ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko jam estas sur la koridoro de rapida disvolvado.

En 2010 Ĉinio la unuan fojon publikigis la blankan libron pri ekonomia kaj komerca kunlaboro kun Afriko. Ĉi-jare la blanka libro reflektas freŝajn progresojn de la ĉina-afrika ekonomia kaj komerca kunlaboro. La blanka libro amplekse prezentas la disvolvan kurson de la ekonomia kaj komerca kunlaboro kaj komuna esploro.

En la lastaj jaroj rapide disvolviĝis la ĉina-afrika komerco. La sumo de la komerco inter Ĉinio kaj Afriko en 2012 kalkuliĝis al 198,49 miliardoj da usonaj dolaroj, je 19,3% pli ol en la antaŭa jaro. Samtempe pliboniĝis strukturo de la duflanka komerco kaj evidente altiĝis la teknika enhavo kaj produktaĵa kvalito de la ĉina eksporto al Afriko. Ĉinio ekspansiigis la importon el Afriko per doganliberaj rimedoj.

Ekde 2009 kontinue malpliiĝis la fremdlanda rekta investo al afrikaj landoj, tamen rapide kreskis la rekta investo de Ĉinio al Afriko. Laŭ donitaĵoj, en 2012 la stoko de la ĉina rekta investo al Afriko kreskis ĝis 21,23 miliardoj da usonaj dolaroj. La investo tuŝis pli ol 50 landojn kaj ampleksis mineralan ekspluaton, manufakturadon kaj servojn.

Rapide disvolviĝis ankaŭ la komerco de agrikulturaj produktaĵoj. Kreskis la ĉina eksporto de agrikulturaj produktaĵoj al Afriko kaj ankaŭ la importo el Afriko. La ĉina registaro aktive helpis al afrikaj landoj fortigi sian kapablon de agrikultura memstara disvolvo per starigo de teknik-demonstraj centroj kaj sendo de teknikistaj grupoj.

En 2012 ĉinaj entreprenoj plenumis konstruajn kontraktojn je la valoro de 40,83 miliardoj da usonaj dolaroj pli multe je 45% ol en 2009. Afriko estis la dua transmara merkato de konstruaj kontraktoj de Ĉinio en sinsekvaj kvar jaroj. La investo de ĉinaj fimaroj tuŝas trafikon, komunikadon, elektronegion kaj aliajn bazajn instalaĵojn.

Ĉinio plenforte akcelas kunlaboron kun Afrika Unio kaj afrikaj subregionaj organizoj kaj kunlaboras kun iuj internaciaj organizoj kaj landoj por helpi afrikajn landojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto