Vizitu Forumon

Defenda ministro de Ĉinio atentigis japanan samrangulon pri reĝustigo

(GMT+08:00) 2013-08-30 15:50:41     Redaktoro:Selena

En la 29-a de aŭgusto en regula gazetara konferenco de ĉina Defenda Ministerio, proparolanto Yang Yujun informis, ke ĉina defenda ministro Chang Wanquan emfazis dum konversacio kun japana samrangulo Onodera Itsunori, ke estas tempo por reĝustigo de provokanto. Cetere responde al dubo pri ĉina konstruado de aviadilŝipo, Yang Yujun esprimis, ke la aviadilŝipo Liaoning absolute ne estas la unika aviadilŝipo de Ĉinio. Jen estas la detala raporto.

Lastatempe japanaj mediatoj faris raporton dirante, ke antaŭ la vespermanĝo de la vastigita kunveno de defendaj ministroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, defendaj ministroj de Ĉinio kaj Japanio faris mallongan konsersacion. Tio estas la unuafoja kontakto de la du defendaj ministroj post enoficiĝo de la registaro de Abe Shinzo en decembro de 2012.

Pri tio Yang Yujun, proparolanto de la Defenda Ministerio de Ĉinio, konigis, ke ĉina defenda ministro Chang Wanquan emfazis dum mallonga konservacio kun japana samrangulo Onodera Itsunori, ke estas tempo por reĝustigo de provokanto. Li ankaŭ emfazis, ke la ĉina flanko ne havas planon fari intervidiĝon kun la japana flanko.

De supraĵe, Japanio intence montris sian sincerecon al Ĉinio, tamen japanaj agadoj gvidas la rilatojn de la du armeoj al kontraŭa direkto. Pri tio Yang Yujun esprimis, ke aziaj landoj devas esti singardaj kontraŭ la agado.

Responde al stato de disvolviĝo de ĉinaj aviadilŝipoj, kiu estas alte atentata de la ekstero, Yang Yujun konigis, ke Ĉinio faros ĉiuflankan planon pri tio.

"Ni menciis antaŭe, ke la aviadilŝipo Liaoning estas la unua aviadilŝipo de Ĉinio, tamen ĝi absolute ne estos la unika. En la estonteco ni faros planadon kaj aranĝadon laŭ nacidefenda kaj milita bezono."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto