Vizitu Forumon

La ekstero refoje turnis sian atento al laboro de la enketa grupo de UN

(GMT+08:00) 2013-08-30 17:03:10     Redaktoro:Selena

La 29-an de aŭgusto Usono, Britio kaj aliaj okcidentaj landoj ne faris militan atakon kontraŭ Sirio. Pro tio la ekstero refoje turnis sian atento al laboro de la enketa grupo de UN.

En tiu tago Marie Harf, proparolanto de la usona registaro diris, ke Usono laŭ sia tagordo, faros reagon al uzo de kemiaj armiloj fare de la siria registaro dum konflikto en la 21-a de aŭgusto.

La brita registaro diris en la 29-a de aŭgusto, ke la milita atako kontraŭ Sirio konformas al la internacia juro eĉ se tio sen subteno de UN. Tamen Ĉambro de Reprezentantoj de Britio  vetois projekton pri la milita atako, kaj ĉefministro David Cameron esprimis agi laŭ tio.

Responde al la milita agado, kiun probable prenos Usono kaj ĝiaj okcidentaj aliancanoj, en la 29-a de aŭgusto siria prezidento Bashar al-Assad diris, ke la minaco pri lanĉo de rekta agreso al Sirio rezultigos tion, ke Sirio pli firme persistos en sia principo kaj decido. Se Sirio suferus ajnan agreson, ĝi farus sindefendon.

Samtempe kun tio, la internacia socio urĝe interkonsiliĝi por politike solvi la sirian problemon. Posttagmeze de la 29-a, delegitoj de kvin konstantaj membrolandoj de SK de UN okazigis la duan urĝan kunvenon pri la siria situacio, tamen oni ne atingis komunan konon.

Partaj siriaj najbaraj landoj kaj Rusio kaj Argentino firme oponas kontraŭ la milita interveno de okcidentaj landoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto