Vizitu Forumon

Sirianoj kviete reagis al parolo de Obama

(GMT+08:00) 2013-09-02 15:09:59     Redaktoro:Ĝoja

La 31-an de aŭgusto usona prezidento Barack Obama faris parolon pri milita atako kontraŭ Sirio. Pri tio mezorientaj landoj malsame reagis kaj plejpartaj sirianoj estas kvietaj. Kataraj kaj aliaj golf-landaj mediatoj alte atentas la parolon. Nun bonvole aŭskultu detalan raporton.

Proparolanto de Siria Nacia Koalicio de Opozicioj Louay Safi esprimis desapontiĝon pri la parolo de Barack Obama. Li esperis, ke en la neregula parolo Barack Obama mencios la daton de operaco kontraŭ Sirio, sed estas bedaŭrinde, ke Barack Obama transdonis la respondecon al la Kongreso. Li diris:

"Mi ege surpriziĝas pro la parolo de Barack Obama. Li havas povon kaj devon fari respondon al la ago de la siria registaro, sed li petas rajtigon de la Kongreso. Mi dubas pri la parolo. Fakte neniu antaŭvidis ĉi tian parolon, kaj atendis, ke li alprenos agon post diskutado de la Kongreso."

Kvankam ekzistas la minaco per milita atako, tamen la 1-an de septembro Damasko, ĉefurbo de Sirio, ankoraŭ estis orda, veturiloj bone funkciis kaj sirianoj vivis kaj laboris kiel antaŭe. Posttagmeze en iuj parkoj, sirianoj libere kaj gaje babilis. Estas neniu simptomo, ke la urbo estas minacita per milita ago. Laŭ lokanoj Sirio estas preta kontraŭ ekstera invado.

"Ni ne timas Usonon. Ni estas kune kun prezidento Bashar al-Assad, kaj la registaraj fortoj nin protektas."

"Ni tute ne timas la parolon de usona prezidento. Ni vivas en Sirio por ĉiam, loĝas en ĉambroj kaj ridetas ekster la ĉambroj. Ni neniam sentas timon."

"Ni ne timas Obama. Ni jam estas pretaj."

Samtempe Kataro ne rekte esprimis sian starpunkton pri la parolo de Barack Obama. Sed ĝia plej granda ĵurnalo en la araba lingvo "Al-Sharq" publikigis komenton, avertante, ke se oni ne frue alprenu koncernan agon kontraŭ la siria registaro, pluapaŝe eskaladiĝos la siria krizo.

Michael Stephens, esploristo de la katara filio de Reĝaj Unuiĝintaj Servaj Institutoj por Studado de Defendo kaj Sekureco, diris intervjuate, ke kvankam nun la katara registaro ne faris sian respondon al tio, tamen tio ne signifas ŝanĝiĝon de ĝia starpunkto. De la lasta du jaroj kaj duono, Kataro subtenas siriajn opoziciojn kaj esperas renverson de la reĝimo de Bashar al-Assad.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto