Vizitu Forumon

Granda Preĝejo Konstruita el Rubo

(GMT+08:00) 2013-09-02 14:14:21     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail, Justo Gallego Martinez, 86-jara maljunulo en Madrido, Hispanio, dediĉis 50 jarojn por konstrui el rubo subliman preĝejon, kiu altas 40 metrojn (nome ĉ. 131 futojn).

Tiu ĉi konstruaĵo situas antaŭurbe de Madrido. Ĉiuj materialoj, el kiuj Martinez konstruas la altaĵon, estas nur rubaĵoj forĵetitaj de ĉirkaŭaj fabrikoj. Ekzemple la betonaj kolonoj de la preĝejo estas faritaj el eluzitaj bareloj de nafto, dum la tegmento, el forlasitaj brikoj kaj kaheloj.

Martinez preskaŭ nur sola finplenumis la laboron. Li ne havis fakan scion pri arkitekturo kaj, konstruonte la preĝejon, eĉ nek desegnis regulan projekton. La maljunulo tiris profiton nur el projektaj stiloj de aliaj kirkoj kaj eĉ el iu projekta koncepto de la Blanka Domo.

En sia juneco Martinez estis loka terkulturisto kaj toreisto, kaj poste servis 8 jarojn kiel religiulo en monaĥejo. En 1967 lin atakis ftizo, kaj pro tio li devis foriri de la monaĥejo. Pia Martinez komencis en 1963 konstrui la kirkon. Kvankam li nun aĝas 86 jarojn, tamen li ankoraŭ faras sian eblan penadon por perfektigi la grandan preĝejon. La maljuna heroo eĉ esprimis sian deziron, ke se la sorto donus al li alian vivon, li konstruus pli grandan preĝejon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto