Vizitu Forumon

Tutmonda ekonomia evoluado estas fokuso de pintkonferenco de G20

(GMT+08:00) 2013-09-03 15:31:22     Redaktoro:Ĝoja

Karaj aŭskultantoj! La 5an kaj la 6an de septembro en la rusa urbo Sankt-Peterburgo okazos pintkonferenco de Grupo 20. Laŭ informo el Rusio, la deĵoranta prezidanto-lando, la pintkonferenco sisteme taksos laborojn de la grupo en la lastaj jaroj kaj publikigos resumon. Aliflanke, la pintkonferenco, kiu ĉefe temas pri ekonomio, ne publike diskutos pri la siria problemo. Nun bonvole aŭskultu detalan raporton.

La baldaŭa pintkonferenco estas la 8a post la fondiĝo de Grupo 20, ankaŭ la 1a gastigata de Rusio kiel la deĵoranta prezidanto-lando. Intervjuate Sergey Storchak, rusa delegito al la grupo kaj financa vicministro, diris, ke Rusio difinis kelkajn principojn de la pintkonferenco kaj aliaj kunvenoj kaj agoj de la Grupo 20 por klarigi celon kaj akiri esencajn atingojn.

"La unua ĉefpunkto estas akceli ekonomian kreskon. La dua atenti tutmondajn partnerajn rilatojn. Mia senco estas, ke la grupo devas ne sin fermi, kontraŭe labori en la platformo de internacia kunlaboro, konstruita de ĝi mem. Kaj trie atenti problemojn tutmondajn kaj regionajn, inter kiuj la plej grava problemo ĝuste estas nutraĵa sekureco."

Pri atendindaj fruktoj, rusa kunordigantino por aferoj de Grupo 20 Ksenya Yudaeva diris, ke la gvidantoj subskribos serion da fruktaj dokumentoj. Ŝi diris:

"La framaj interkonsentoj enhavos garantion de fidinda, kontinua kaj ekvilibra kreskado kaj pliigon de laborpostenoj."

Cetere, la pintkonferenco aparte atentos reguligon de diverslandaj financaj politikoj kaj la ĉeestantoj espereble atingos unuanimecon pri ĉi-rilata kunlaboro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto