Vizitu Forumon

Xi Jinping komencis sian viziton al Turkmenio

(GMT+08:00) 2013-09-03 17:43:43     Redaktoro:Xiong Linping

Tagmeze de la 3a de septembro ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping atingis Aŝĥabadon, la ĉefurbo de Turkmenio, kaj komencis sian viziton al tiu mezazia lando.

Dum la vizito Xi Jinping faros interparolon kun la turkmena prezidento Gurbanguly Berdimuhamedow. Kaj cetere, la du ŝtatestroj subskribos kaj publikigos fruktan dokumenton. La dulandaj koncernaj establoj kaj entreprenoj subskribos serion da duflankaj kunlaboraj dokumentoj.

Lastatempe Berdimuhamedow diris, ke Turkmenio atendas kun varmo la viziton de Xi Jinping al si, kaj esperas, ke la vizito donos grandan movon al la strategiaj rilatoj inter Turkmenio kaj Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto