Vizitu Forumon

Vizito de Xi Jinping al Kazaĥio aldonos novan forton al dulandaj kunlaboroj

(GMT+08:00) 2013-09-04 11:51:09     Redaktoro:Ĝoja

Ĉinio kaj Kazaĥio estas najbaroj kun tre longa historio de amikeco kaj havas longlimon de pli ol 1 700 kilometroj. La antikva silka vojo ĝuste atestis komercan prosperon kaj kontakton de la dulandaj popoloj. Nun rapide disvolviĝas la dulandaj kunlaboroj en la kampoj politika, ekonomia, kultura kaj aliaj. Laŭ kazaĥaj fakuloj, la dulanda kunlaboro havas grandan potencialan forton, kaj al ĝi aldonos novan forton la baldaŭa vizito de ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping. Nun bonvole aŭskultu detalan raporton.

Laŭ konigo, en 2012 la du landa komerca sumo kalkuliĝis al pli ol 25 miliardoj da usonaj dolaroj, preskaŭ 70-oble pli multe ol en la komenco de la establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kazaĥio. Valikhan Tuleshov, profesoro de kazaĥa internacia komerca kolegio kaj fakulo pri Ĉinio, diris:

"Rapide disvolviĝas dulandaj komerco, ankaŭ rapide progresas la kunlaboro en la kampo de olegaso, kaj ĉi tiu kampo estas la 'lokomotivo' de nia kunlaboro. La teknika kunlaboro estas la tria kampo. Ĉinio estas la kunlabora partnero de Monda Ekspozicio, 2017, Astano. Ĉinio posedsa abundajn spertojn, kaj ni esperas, ke ĝi alportos plej progresintajn teknikojn. Tial la tria kampo estas la teknika."

Ruslan Izimov, fakulo pri Ĉinio en kazaĥa prezidenta strategia instituto, opiniis, ke estontece la du landoj ankaŭ devas fortigi kunlaborojn agrikulturajn kaj trafikajn."

"Nunaj dulandaj kunlaboroj tuŝas ĉiujn flankojn kaj la kampoj estas kompleksaj. Sed laŭ mi la potencialo ankoraŭ ne estas plene ekspluatita. Unue en la kampoj agrikulturaj kaj trafikaj, la du landoj devas plimultigi kunlaborojn pri konstruado de ŝoseo, fervojo kaj aviado, kaj ĉiuflanke subteni konstruadon de aerkoridoro inter la ĉina okcidenta landparto kaj okcidenta Eŭropo tra Kazaĥio. Samtempe, la du landoj devas efektivigi eksporton de kazaĥaj agrikulturaj produktaĵoj al la internacia merkato tra Ĉinio."

Kazaĥaj fakuloj sinsekve indikis, ke pluapaŝe disvolviĝos la dulandaj praktikaj kunlaboroj, tial la unua oficiala vizito de ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping certe aldonos novan forton al la kunlaboroj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto