Vizitu Forumon

Xi Jinping intervidiĝis kun meksika prezidento

(GMT+08:00) 2013-09-05 08:49:52     Redaktoro:Ĝoja

La 4-an de septembro en Sankt-Peterburgo, Rusio, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun meksika prezidento Enrique Pena Nieto.

Xi Jinping diris, ke junie li sukcese oficiale vizitis Meksikon. La dulandaj rilatoj eniris en tutnovan evoluan periodon. Kaj la du flankoj devas firme akceli kunlaborojn diverskampajn, sufiĉigi la ĉiuflankajn strategiajn partnerajn rilatojn, precipe plivastigi dudirektajn investojn kaj komercajn kaj ekonomiajn kunlaborojn kaj fortigi la kunlaborojn por konstruado de bazaj instalaĵoj. Duflankaj koncernaj registaraj departementoj devas krei favorajn kondiĉojn por investo, kunlaboro kaj merkata aliro de entreprenoj. Li elmetis la esperon, ke la du flankoj rapidigos interkonsiliĝon pri establo de ĉina-meksika investa fonduso. Kaj Ĉinio volas kune kun Meksiko klopode frue establi forumon pri kunlaboro inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko, kaj progresigi la ĉiuflankajn kunlaborajn partnerajn rilatojn inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko.

Enrique Pena Nieto diris, ke la junia vizito de prezidanto Xi Jinping estis honoro por Meksiko. Nun bone disvolviĝas la dulandaj rilatoj. Koncernaj departementoj serioze plenumas gravajn decidojn faritajn de la dulandaj gvidantoj pri kunlaboro, kaj estis akiritaj fruktoj de la dulandaj ĉiuflankaj strategiaj partneraj rilatoj.

Ili ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri la baldaŭa pintkonferenco de Grupo

20, konsentis kunaranĝon kaj kunlaboron por fruktigi la pintkonferencon, stabiligi mondan ekonomi-kreskan tendencon kaj pliigi parolorajton kaj influon de novmerkataj landoj en monda ekonomia administrado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto