Vizitu Forumon

Ĉinio, unu el la tri plej grandaj landoj de investado al ekstero

(GMT+08:00) 2013-09-10 14:19:56     Redaktoro:Xiong Linping

La 9an de septembro la Ĉina Komerca Ministerio, la Ĉina Ŝtata Statistika Buroo kaj la Ĉina Administracio por Fremdaj Valutoj kune eldonis en Xiamen "Statistikan Bultenon pri Rekta Investado al Ekstero fare de Ĉinio en 2012". La cirkulkvanto de la rekta investado al ekstero fare de Ĉinio en 2012 atingis la plej altan apogeon en la historio: 87,8 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj sekve Ĉinio unuafoje fariĝis unu el la tri plej grandaj landoj de investado al ekstero en la mondo. Kaj krome, por helpi ĉinajn entreprenojn formi siajn transmarajn platformojn de investado al ekstero, Ĉinio aktive agos por akceli konstruadon de komercaj kunlaboraj regionoj ekster sia teritorio.

Laŭ la bulteno, ekde la jaro 2003, en kiu Ĉinio komencis publikigi jaran statistikan donitaĵon, la cirkulkvanto de la rekta investado al ekstero fare de Ĉinio realigas kreskon en la sinsekvaj dek jaroj. De 2002 ĝis 2012 la jara averaĝa kresko sin mezuras per 41,6%. Zhou Zhencheng, la komerca konsilisto de la Kunlabora Fako de la Ĉina Komerca Ministerio, diris, ke en 2012, nome en la fono, ke la elir-cirkulkvanto de la rekta investado al ekstero fare de la mondo reduktiĝis je 17% kompare kun tiu de la antaŭa jaro, la cirkulkvanto de la rekta investado al ekstero fare de Ĉinio atingis la plej altan pinton en la historio per 87,8 miliardoj da dolaroj, kaj tial Ĉinio unuafoje fariĝis unu el la tri plej grandaj landoj de investado al ekstero, tuj post Usono kaj Japanio. Li ankaŭ prognozis, ke la ĉi-jara rekta investado de Ĉinio al ekstero kreskos je ĉirkaŭ 15%.

Samtempe kun tio, por helpi ĉinajn entreprenojn formi siajn transmarajn platformojn, Ĉinio intense rapidigis siajn paŝojn por formi komercajn kunlaborajn regionojn ekster sia teritorio. Ekde la jaro 2006 ĉinaj entreprenoj konstruis 16 komercajn kunlaborajn regionojn en 13 landoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto