Vizitu Forumon

Malfermiĝis la 6a Pekina Forumo pri Homaj Rajtoj

(GMT+08:00) 2013-09-12 17:04:42     Redaktoro:Xiong Linping

La 12an de septembro en Pekino malfermiĝis la 6a Pekina Forumo pri Homaj Rajtoj, kune organizita de la Ĉina Societo pri Studado de Homaj Rajtoj kaj de la Ĉina Disvolva Fondaĵo pri Homaj Rajtoj, kun la ĉeftemo "Konstrui Daŭripovan Disvolvan Medion pri Homaj Rajtoj". Al la forumo ĉeestis altrangaj oficialuloj kaj fakuloj el Unuiĝintaj Nacioj kaj el 33 landoj kaj regionoj, reprezentantoj de la eksterlandaj ambasadoj en Ĉinio, kaj enlandaj specialistoj pri homaj rajtoj. Wan Exiang, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, ĉeestis en la malfermo.

En sia salutparolo Luo Haocai, la prezidanto de la Ĉina Societo pri Studado de Homaj Rajtoj, resumis la atingojn pri laŭleĝa regado, certigo kaj plibonigo de popola vivteno, depost la 5a Pekina Forumo pri Homaj Rajtoj, kaj konstruado de harmoniaj socio kaj mondo, kaj rimarkigis, ke oni ne parolu pri certigo kaj disvolvo de homaj rajtoj, sin departigante de la medio de la disvolvo de homaj rajtoj.

"Homaj rajtoj ne estas izolitaj. Ili sin metas en la reton de ekonomio, politiko, socio, kulturo kaj tiel plu, do homaj rajtoj vivas en la socio. La certigo de homaj rajtoj ne povas ekzisti ekster la ena kaj ekstera medioj kaj ekster la aranĝo de sistemoj."

Luo Haocai montris, ke la evoluado de homaj rajtoj ne estas sola vojkoridoro. Ĉiu ŝtato havas sian apartan medion, sur kiu oni plifortigas la konstruadon de homaj rajtoj kaj intensigas la certigadon de homaj rajtoj, kaj kiu devas akordiĝi kun la evolua stadio de sia ekonomio, socio kaj kulturo, kaj serĉas sian daŭripove evoluan vojon pri homaj rajtoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto