Vizitu Forumon

Agoplano pri Prevento de Aerpoluo estas unuafoje publikigita en Ĉinio

(GMT+08:00) 2013-09-13 15:48:27     Redaktoro:Xiong Linping

La 12an de septembro la ĉina registaro publikigis la Agoplanon pri Prevento de Aerpoluo. Tiu ĉi plano celas plibonigi la aeran kvaliton de la tuta lando kaj redukti veterojn grave poluitajn. Ĝi postulas, ke ĝis la jaro 2017 ĉiuj urboj subprovincaj kaj pli altaj reduktu je 10% la densan elcentaĵon de la enspirebla partikla materio, kompare kun tiu de la jaro 2012, por ĝenerale plibonigi la aeran kvaliton de la tuta lando, kaj poste kun pliaj kvin jaroj aŭ kun pli longa tempo laŭgrade nuligu veteron grave poluitan.

La Agoplano pri Prevento de Aerpoluo konsistas el 35 elementoj, kiuj kovras strukturan reĝustigon de energifontoj, regadon de aŭtomobiloj, strukturan reĝustigon de industrioj, respondajn rimedojn por urĝaj okazoj kaj similajn. El tio oni legis, ke la centra registaro intencas per kombinitaj rimedoj solvi la malfacilan demandon pri la aerpoluo.

Laŭ la plano, ĝis 2017 ĉiuj urboj subprovincaj kaj pli altaj reduktos je pli ol 10% la enspireblan partiklan materion, kompare kun tiu de 2012, kaj faros tagojn laŭjare pli bonaj; la densa elcentaĵo de la enspirebla partikla materio de la tri regionoj Pekino, Tianjin kaj Hebei, la delto de la Jangzi-rivero kaj de la delto de Perl-rivero malleviĝos respektive je 25%, 20% kaj 15%, kaj precipe, la densa elcentaĵo de la enspirebla partikla materio en Pekino estos limigita je ĉirkaŭ 60 mikrogramoj en ĉiu kubmetro.

Laŭ takso, la Agoplano pri Prevento de Aerpoluo bezonas la investon de 1 750 miliardoj da juanoj, kiu povas fari, ke la malneta enlanda produkto kreskos je pli ol 2 000 miliardoj da juanoj, kaj el kiu la produkta valoro de la industrioj koncernaj al mediprotekto aldoniĝos je pli ol 1 000 miliardoj da juanoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto