Vizitu Forumon

Bonvena estas interkonsento pri detruo de siriaj kemiaj armiloj

(GMT+08:00) 2013-09-16 16:28:48     Redaktoro:Lina

La 15an de septembro, la Araba Ligo kaj la siria registaro diris, ke bonvena estas interkonsento de Usono kaj Rusio pri detruo de siriaj kemiaj armiloj, dume la siria opozicio postulis puni uzanton de kemiaj armiloj kaj malpermesi al la registara armeo ataki urbojn per batalaviadiloj.

Tiutage, Omran al-Zoubi, siria ministro pri informo, diris, ke Sirio plenumos la interkonsenton post kiam la Sekureca Konsilio de UN pasigos koncernan rezolucion, kaj ke Sirio preparas detalan liston pri siaj kemiaj armiloj. Li diris ankaŭ, ke Sirio donos oportunon al armilaj kontrolistoj de UN en Sirio.

En la sama tago, Nabil Elaraby, ĝenerala sekretario de la Araba Ligo, diris, ke bonvena estas la interkonsento de Usono kaj Rusio, kaj ke la interkonsento kreas pli bonajn kondiĉojn por okazigo de la dua ĝeneva konferenco pri Sirio. Samtempe, li ankaŭ urĝis, ke koncernatoj ludu sian rolon en la kadro de UN, klopodu realigi kompletan armisticon en Sirio kaj atingi celojn difinitajn en la interkonsento, kaj kreu bonan medion por havigi al la siria popolo necesan humanan kaj kuracan helpon.

Reage al la interkonsento, la siria opozicio postulis, ke la internacia komunumo malpermesu al la siria registaro uzi kemiajn armilojn kaj plie aerataki urbojn.

Louay Safi, proparolanto de la opozicio Nacia Koalicio de Siriaj Revoluciaj kaj Opoziciaj Fortoj, refoje akuzis, ke la siria registaro uzis kemiajn armilojn, kaj akcentis, ke la siria registaro devas esti punata.

Aldone, Salim Idriss, gvidanto de Libera Siria Armeo, la armita forto de la opozicio, oponis kontraŭ la interkonsento. Li diris, ke Libera Siria Armeo ne intencas plenumi ian ajn parton de la interkonsento kaj plue batalos ĝis tiam, kiam la regpotenco de Bashar estos renversita.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto