Vizitu Forumon

Park Geun-hye en korea kostumo Hanbok

(GMT+08:00) 2013-09-16 13:33:28     Redaktoro:Xiong Linping

En la 8a de septembro, kiam la sudkorea prezidento Park Geun-hey vizitis Vjetnamion, ŝi en la korea kostumo Hanbok ascendis sur la podion de la modparado pri koreaj kostumoj Hanbok kaj vjetnamaj kostumoj Ao Dai, titolita per "Kunesti kun Ĉarmo en Bela Estonteco". Pri tio sudkorea ĉefsekraterio de la Blua Domo por propagando esprimis sian opinion, ke prezidento en la tradicia kostumo partoprenis en modparado povas pligrandigi kulturan kunlaboron kaj pliigi interkompreniĝon kaj alproksimiĝon inter du landoj.

"Ekonomia diplomatio" estas la diplomatia slogano montrita de Park Geun-hye en la lastaj kelkaj monatoj. Ŝi esperas forte akceli la sudkorean ekonomion per diplomatia vizito aŭ per la formo de konferenco, kaj sian viziton al Vjetnamio la prezidento Park Geun-hye rigardas la startpunkto de la "ekonomia diplomatio".

En la modparado, en kiu ĉefe prezentiĝis la dulandaj tradiciaj vestoj Hanbok kaj Ao Dai, dezajnitaj de sudkoreaj kaj vjetnamaj vestprojektistoj, Park Geun-hye faris mallongan salutparolon. Ŝi diris, ke ĝui la dulandajn tradiciajn kulturojn en tiu ĉi bona okazo estas honore al ŝi, kaj ke la kunfandiĝo de la brilaj koloroj de la koreaj vestoj Hanbok kaj de la aparta fasonado kaj linioj de la vjetnamaj vestoj Ao Dai des pli montras specon de harmonia belo.

Park Geun-hye esprimis sian kredon, ke ankaŭ la interŝanĝo kaj kunlaboro inter Sud-koreio kaj Vjetnamio povos atingi tian harmonion en diversaj kampoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto