Vizitu Forumon

Enketa raporto: en Sirio estis uzo de kemiaj armiloj

(GMT+08:00) 2013-09-17 15:14:22     Redaktoro:Lina

Tagmeze de la 16a de septembro en ferma konsultiĝo, Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, informis la Sekurecan Konsilion de UN pri enketa raporto rilate la uzon de kemiaj armiloj en Sirio. La raporto konfirmas, ke en la 21a de aŭgusto en Khadra apud Damasko oni uzis kemiajn armilojn. Sed la raporto ne eksplicite indikas, kiu uzis kemiajn armilojn.

Ban Ki-moon severe kondamnis la uzon de kemiaj armiloj. Li diris, ke ajna uzo de kemiaj armiloj ie ajn estas krimo, ke oni devas respondeci pri la uzo de kemiaj armiloj, kaj ke ankaŭ la internacia komunumo havas respondecon trovi uzanton. Aldone, li diris, ke la fakto-trova grupo de UN kiel eble plej frue revenos al Sirio, plue enketos en aliaj lokoj kia Aleppo, kaj skribos definitivan raporton.

Tiutage, estro de la enketa grupo Ake Sellstrom provizore estis invitita al la ferma konsultiĝo. Li konigis al 15 membroj de la Sekureca Konsilio de UN pri koncernaj aferoj, kaj rekte respondis al iuj demandoj.

Fakte, Ban Ki-moon ĉiam emfazis, ke la grupo respondecas konfirmi, ĉu kemiaj armiloj estas uzitaj, sed ne respondecas konfirmi, kiu uzis kemiajn armilojn.

En la sama tago, internacia komisiono pri enketo de homaj rajtoj en Sirio, oficiale prezentis la plej novan raporton pri atenco de homaj rajtoj en Sirio. La raporto diras, ke la registara armeo kaj la kontraŭregistara armeo ambaŭ serioze atencis homajn rajtojn. La komisiono plue enketos por eltrovi atencintojn.

Gary Quinlan, ĉi-monata prezidanto de la Sekureca Konsilio de UN, diris, ke al la Sekureca Konsilio bonvena estas la interkonsento de Usono kaj Rusio pri detruo de siriaj kemiaj armiloj. Li konigis, ke la Sekureca Konsilio preparas rezolucion por certigi, ke la interkonsento estu efike plenumata.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto