Vizitu Forumon

Ekstabilas la ĉina ekstera komerco

(GMT+08:00) 2013-09-18 16:26:35     Redaktoro:Lina

La plej nova statistiko manifestas, ke la ĉina ekstera komerco en la antaŭaj 8 monatoj kalkuliĝis al 2 700 miliardoj da usonaj dolaroj, pli multe je 8,3% ol samperiode de 2012.

Post kiam la statistiko estis publikigita, Shen Danyang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Komerco, unuafoje eligis sian fidon pri realigo de la tutjara celo de la ekstera komerco. Li diris:

"Ni ankoraŭ kredas, ke sekve de reprosperiĝo de la evoluintaj ekonomioj, sekve de rapidiĝo de transformo de la ĉina ekstera komerco, kaj sekve de efikiĝo de niaj akcelaj politikoj, la tutlandaj importado kaj eksportado espereble plue stabilos en la postaj monatoj de la kuranta jaro. Ni havas fidon, ke realiĝos la antaŭe difinita celo de la ekstera komerco per pluaj klopodoj."

En la antaŭaj 8 monatoj de 2013, evidente kreskis la komerco inter Ĉinio kaj Usono, kaj inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorientaziaj Landoj. Interalie, pliiĝis la ĉina eksportado de produktoj mekanikaj, elektraj kaj labor-intensaj, dum multiĝis la ĉina importado de energio kaj resursoj.

Demandite pri kialoj de pliiĝo de la ekstera komerco, proparolanto Shen Danyang diris:

"Unue, la centra registaro ellaboris serion da politikoj kaj rimedoj favoraj al la ekstera komerco kaj al la struktura reguligado. Due, ekstabilas la enlanda ekonomio, pliiĝas la enlanda bezonado, kaj pliboniĝas la komerca medio internacia."

Malgraŭe, la ĉina Ministerio de Komerco atentigas, ke la monda ekonomio ankoraŭ malrapide kreskas, precipe lastatempe intensiĝas la fluktuado de la financa merkato de la leviĝantaj ekonomioj, tial la ĉinaj importado kaj eksportado renkontos ne malgrandan premon.

Ĉina komerca oficisto Bai Ming proponis, ke la ekster-komercaj entreprenoj rapidigu sian transformon kaj altigu konkurencan forton per teknikhavaj produktoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto