Vizitu Forumon

Khamenei subtenas al registaro montri "kuraĝan flekseblecon"

(GMT+08:00) 2013-09-19 18:04:28     Redaktoro:Yu Rongkang

La 17an de septembro la irana plej supera gvidanto Ali Khamenei asertis, ke li subtenas al la nova registaro de Hassan Rohani diplomatie montri "kuraĝan flekseblecon". En la sekvanta semajno Rohani iros al Nov-Jorko por ĉeesti sesion de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. Li eble prezentos novajn gravajn proponojn pri la irana nuklea problemo. Analizantoj opinias, ke la aserto de Khamenei estas grava subteno al la eksterlanda politiko de la registaro de Rohani.

Renkontiĝante kun superaj oficiroj de la Islama Revolucia Gvardio, Khamenei diris, ke li ne oponas, ke la nova registaro prenu ĝustajn kaj raciajn rimedojn en eksterlandaj aferoj. Li asertis, ke tio estas "kuraĝa fleksebleco". Li aldonis, ke necesas montri "kuraĝan flekseblecon" en iuj okazoj, kaj la kandiĉo estas koni la kontraŭan partion, same kiel luktisto fari cedon por taktika bezono, tamen oni ne devas forgesi kiu estas la adversulo. Li emfazis, ke fleksebleco ne signifas, ke oni povas transpasi la ruĝan linion.

Lokaj analizantoj opinias, ke la parolo de Khamenei rilatas kun la baldaŭa nov-jorka vojaĝo de Rohani kaj celas havigi al la nova registaro enlandan subtenon. La 24an de septembro Rohani prelegos en sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN, kaj la enhavo tuŝos la iranan nuklean problemon. Li eble prezentos novajn proponojn por frue veni en akordon kun la sesopo.

La germana ĵurnalo Spegulilo raportis, ke koncerne la nuklean problemon, Rohani faros gravan cedon: permesi al internaciaj kontrolantoj iri en la urani-riĉigan fabrikon Fordo kaj observi la malkonstruon de centrifugiloj. Por rekompenco, Rohani petos Usonon kaj la okcidentajn landojn nuligi la sankcion kontraŭ Irano. La raporto estis reproduktita de internaciaj mediatoj, inkluzive de la iranaj. Sed irana vicprezidento Ali Akabar Salehi malkonfirmis la aserton, ke la urani-riĉiga fabriko Fordo estos fermita.

Proparolanto de la irana ministerio de eksterlandaj aferoj konfirmis, ke irana prezidento Rohani korespondis kun sia usona paralelulo Obama, kaj iliaj leteroj estis interŝanĝitaj tra la nuna diplomatia kanalo. Obama esprimis gratulon al Rohani por lia elektiĝo kiel prezidento. Rohani dankis al Obama kaj esprimis siajn opiniojn pri diversaj demandoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto