Vizitu Forumon

Eksteraferaj ministroj de Ĉinio kaj Usono intervidiĝis en Vaŝingtono

(GMT+08:00) 2013-09-20 17:45:51     Redaktoro:Pluveta

La 19an de septembro laŭ la loka tempo ĉina eksterafera ministro Wang Yi intervidiĝis kun usona eksterafera ministro John Kerry en Vaŝingtono, Usono. La du flankoj profunde kaj sincere interŝanĝis opiniojn pri la problemoj komune zorgataj.

Wang Yi diris, ke lia vizito al Usono celas intensigi la novtipajn rilatojn inter grandaj landoj. Li montris, ke ĉi-jare komenciĝis la nova periodo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Ekde enoficiĝo de la novaj registaroj de la du landoj la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono stabile disvolviĝas kaj tenas pozitivan tendencon. En junio ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Barack Obama atingis komunajn konojn por establi novtipajn rilatojn de grandaj landoj. Ĉi-foja vizito de Wang Yi celas praktiki tiujn komunajn konojn. Wang Yi diris,

"Ĉinio volas kune kun Usono antaŭenpuŝi la novtipajn rilatojn inter la du landoj per realaj agadoj kaj intensigi la rilatojn per konkretaj kunlaboroj. Ni volas ankaŭ fari profundajn interŝanĝojn kun Usono pri la siria problemo, la Korea Duoninsulo, klimata ŝanĝiĝo kaj la interreta sekureco. Samtempe ni volas kune kun Usono pluapaŝe diskuti pri la koncernaj problemoj de Azi-Pacifiko."

John Kerry diris, ke al Usono estas bonvena la paca leviĝo de Ĉinio. Pragmataj kunlaboroj estas la bazo de konstruado de la novtipaj rilatoj de grandaj landoj. La du flankoj konstruive regos la diverĝojn por eviti strategian malamikiĝon de la du landoj. Li diris,

"La komunaj konoj akcelas la kunlaborojn inter Usono kaj Ĉinio sur la kampoj de klimata ŝanĝiĝo, batalo kontraŭ kontrabando, milita konsultiĝo kaj tiel plu."

Cetere la eksteraferaj ministroj de Ĉinio kaj Usono profunde kaj sincere diskutis pri la siria problemo, la Korea Duoninsulo kaj aliaj problemoj. Post la interparolo Wang Yi diris, ke Ĉinio esperas, ke oni plifrue venu en akordon pri Organizaĵo por Prohibo de Kemiaj Armiloj por glate enketi kaj detrui la kemiajn armilojn de Sirio.

"La Sekureca Konsilio de UN devas liveri politikan subtenon pri tio. La membroj de la Sekureca Konsilio devas unuiĝi pri la problemo. Ĉinio ludos pozitivan kaj konstruivan rolon pri tio."

Posttagmeze de tiu tago Wang Yi intervidiĝis ankaŭ kun Susan Rice, konsilisto de Obama pri ŝtata sekureco, kaj Joe Biden, usona vicprezidento.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto