Vizitu Forumon

Irano transprenis nuklean centralon Bushehr konstruitan de Rusio

(GMT+08:00) 2013-09-24 16:48:21     Redaktoro:Xiong Shan

La 23an de septembro Irano transprenis nuklean centralon Bushehr, la unua nuklea centralo konstruita de Rusio por Irano. Tiutage koncernaj departementoj de Irano kaj Rusio okazigis transprenan ceremonion. Tio signifas, ke Irano oficiale transprenis la nuklean centralon Bushehr.

Ali Akbar Salehi, irana vicprezidento kaj prezidanto de Irana Atomenergia Agentejo, diris en la transprena ceremonio, ke por la sekura funkciado de la nuklea centralo, en la venontaj 2 jaroj rusaj specialistoj plue restos en la centralo kaj liveros proponojn kaj riparadon. Iranaj inĝenieroj transprenis la nuklean centralon Bushehr, kaj tio realigis revon de la irana popolo en la lastaj 37 jaroj. Salehi deklaris, ke Irano kaj Rusio kunlabore konstruos novan nuklean centralon kaj baldaŭ okazos la ceremonio por komenci la programon.

Antaǔ la transpreno, por certigi la sekurecon de la nuklea centralo, koncernaj departementoj faris 14-tagan teston kaj la rezulto montras, ke ĉio estas normala. Post transpreno, la nuklea centralo estos garantiata por du jaroj kaj la rusa flanko liveros riparan servon.

En 1976 germana kompanio Siemens komencis konstrui la nuklean centralon Bushehr, pro la kontraǔstaro de Usono, Siemens ĉesigis la kunlaboron kun Irano. En februaro de la jaro 1996, Rusio ekhelpis Iranon konstrui tiun nuklean centralon. Laǔ la interkonsento, la nuklea centralo devus esti finkonstruita en Julio de la jaro 1999. Sed pro multaj kialoj, inkluzive de la politiko, la kapitalo, la tekniko, ktp, la finkonstruita tempo estis prokrastita foje kaj refoje. En septembro de la jaro 2011, la nuklea centralo oficiale funkciis.

Post okazo de la akcidento de Fukushima nuklea centralo, ĉiuj landoj dediĉas grandan atenton al la sekureco de la nuklea centralo. Fakte, nun la tuta mondo plimulte atentas pri la sekureco de la nuklea centralo Bushehr. La nuklea centralo Bushehr spertis konstruadon de Germanio kaj Rusio, la konstruada periodo daǔris 37 jarojn, tial kelkaj ekipaĵoj jam ne estas tiel novaj kaj havas latentan danĝeron.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto