Vizitu Forumon

Malfermiĝis la ĝenerala debato de la 68a Ĝenerala Asembleo de UN kaj siria krizo fariĝis fokusa temo

(GMT+08:00) 2013-09-25 16:43:11     Redaktoro:Xiong Shan

La 24an de septembro en ĉefstabejo de Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko, malfermiĝis la ĝenerala debato de la 68-a sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. La ĉeftemo estas "preparado por disvolv-tagordo post la jaro 2015". 193 membroj de UN kaj observantlandoj, observantentoj kaj reprezentantoj el kelkaj observantaj organizoj kolektiĝis en ĉefstabejo de UN kaj esprimis opiniojn pri fokusaj problemoj vizaĝataj de la nuna internacia socio.

Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, en malfermiĝa ceremonio diris, ke la jaro 2015 estas la fina limtempo de la realigo de la jarmila disvolva celo. La jarmila disvolva celo gajnis grandan frukton, forigis dubon pri disvolvo, sed restas serioze postiĝintaj kelkaj celoj, tial oni devas plirapide plenumi la jarmilan disvolvan celon. Krome, diversaj landoj pasigos novan disvolvan tagordon en 2015 kaj la nova tagordo devas havi inspiran funkcion, same kiel la jarmila disvolva celo, eĉ pli.

John William Ashe, prezidanto de la 68a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN, prelegis, ke ellabori disvolv-tagordon post la jaro 2015 estas grave por la tuta laboro kaj longtempa efiko de UN. La ĉefcelo de la tagordo devas esti redukto de malriĉeco, samtempe oni devas pripensi la neapartigeblajn rilatojn inter la ekonomia kresko, egalaj oportunoj, socia enteneco, kaj media kontinuigebleco.

Ĉifoje pli ol 130 ŝtatestroj kaj registaraj ĉefoj ĉeestis al la 68a Ĝenerala Asembleo de UN kaj almenaǔ 60 ministroj pri eksteraj aferoj prelegos. Sume la ĝenerala debato de la 68a Ĝenerala Asembleo de UN daǔros 8 tagojn kaj fermiĝos en la 1a de oktobro, tial ĉiutage la programo estas tre plena.

Tiutage la problemo pri kemiaj armiloj de Sirio estis menciita preskaǔ de ĉiuj parolantoj. Ban Ki-moon emfazis, ke politika solvo estas la unika rimedo kaj oni devas plirapide okazigi la duan ĝenevan internacian kunvenon pri la siria krizo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto