Vizitu Forumon

Wang Yi eksplikis ĉinan pledon pri jarmila disvolva celo

(GMT+08:00) 2013-09-26 16:34:05     Redaktoro:Pluveta

Antaŭtagmeze de la 25a de septembro laŭ la loka tempo en Nov-Jorko okazis la speciala kunveno pri la procezo de jarmila disvolva celo. Ŝtatestroj kaj gvidantoj de multaj landoj kaj oficistoj de UN kaj iuj internaciaj organizoj faris diskutadon pri realiĝo de jarmila disvolva celo. Ĉina eksterafera ministro Wang Yi ĉeestis al la konferenco kaj faris parolon.

En septembro de 2000 Pinta Konferenco de UN sankciis Jarmilan Deklaracion kaj serioze promesis realigi 8 celojn ĝis 2015. Nun restas nur pli ol 2 jaroj por realigi la celojn. En la 2-a tago de la ĝenerala debato de la Ĝenerala Asembleo de UN, prezidanto de la asembleo John William Ashe okazigis altrangan aktivadon, kiu temas pri marŝo al jarmila disvolva celo.

Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, diris en la aktivado, ke realigo de la jarmila disvolva celo ricevis promesojn kaj subtenon de diversaj landoj kaj la internacia komunumo.

"La registaroj de diversaj landoj, la Monda Banko, privataj entreprenoj kaj filantropiaj organizoj jam promesis investi 2,5 miliardojn da usonaj dolaroj por realigi la jarmilan disvolvan celon."

Ban Ki-moon diris, ke kvankam oni jam akiris progreson por realigi la celon, tamen ankoraŭ ekzistas granda distanco inter diversaj landoj kaj regionoj.

La ĉeestantoj unuanime opiniis, ke laŭtempa realiĝo de la jarmila disvolva celo estas bona komenco por la tutmonda disvolviĝo post 2015. Ban Ki-moon konigis, ke diverslandaj registaroj kaj internaciaj organizoj pene faras disvolvan celon post 2015. UN volas liveri subtenon kaj helpon al ili.

Ĉina eksterafera ministro Wang Yi diris ĉeestante al la aktivado, ke oni devas aŭskulti la opiniojn de evoluantaj landoj kaj respekti la konkretajn situaciojn de ĉiuj landoj.

Wang Yi konigis ankaŭ, ke Ĉinio estas praktikanto, kiu aktive realigas la jarmilan disvolvan celon, kaj estas la unua evoluanta lando realiginta la celon por redukti malriĉecon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto