Vizitu Forumon

Ĉinio publikigis San-gvidlibron por Ĉinaj Maljunuloj

(GMT+08:00) 2013-09-27 16:38:45     Redaktoro:Xiong Shan

Ĉinio oficiale publikigis San-gvidlibron por Ĉinaj Maljunuloj. Tiu estas la unua aǔtoritata verko, kiu gvidas sanan vivadon de maljunuloj, publikigita de la ĉina registaro. Tiu gvidlibro celas antaǔenpuŝe altigi sankvaliton kaj feliĉan indicon de maljunuloj. Do bonvole aǔskultu la detalan raporton!

Ĉinio jam eniris la rapidan disvolvan periodon de maljuniĝo de loĝantaro, en la fino de ĉi-jaro, la nombro de ĉina maljuna loĝantaro superos 200 milionojn kaj atingos 202 milionojn, el kiuj maljunuloj pli ol 80-jaraj atingos 23 milionojn kaj senkapablaj kaj duonsenkapablaj maljunuloj atingos 37.5 milionojn. Wu Yushao, vicestro de tutlanda oficejo pri maljunuloj, esprimis, ke la nombro de ĉina maljuna loĝantaro pli kaj pli grandiĝas, precipe la nombro de la maljunuloj pli ol 80-jaraj kaj senkapablaj maljunuloj, tial la sana problemo de la maljunuloj pli kaj pli evidentiĝos.

San-gvidlibro por Ĉinaj Maljunuloj ellaborita de la tutlanda oficejo pri maljunuloj kaj Nacia Administracio pri Sano kaj Familia Planado. Ĝi elmetis 36 proponojn al la maljunuloj kaj rekomendis al la maljunuloj kulturi bonajn sankutimojn kaj vivrimedojn. San-gvidlibro por Ĉinaj Maljunuloj proponis, ke ĉiutage oni devas preni 50 ĝis 100 gramojn da krudaj grenoj (ekz. maizo, sorgo, milio, ktp ); manĝi 300 ĝis 500 gramojn da freŝaj legomoj, preni malpli ol 25 gramojn da manĝebla oleo kaj malpli ol 5 gramojn da salo, ktp. Tiuj proponoj helpas al la maljunuloj altigi sanan kvaliton.

Wu Yushao esprimis, ke en la venonta tempo diversaj institucioj pri maljunuloj popularigos sciojn pri sana vivado en loĝkvartaloj, universitatoj por maljunuloj kaj asocioj por maljunuloj por gvidi sanan kaj sciencan vivon de la maljunuloj kaj altigi la vivkvaliton de la maljunuloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto