Vizitu Forumon

Oficiale ekfunkciis Ŝanhaja Liberkomerca Prov-zono

(GMT+08:00) 2013-09-30 13:48:53     Redaktoro:Zhao Jianping

La 29-an de septembro Ŝanhaja Liberkomerca Prov-zono oficiale startigis sian funkciadon. Tio markis la oficialan funkciadon de la unua realasenca liberkomerca zono en la ĉina ĉeftero. En la inaŭgura ceremonio ĉiuj 36 ĉinaj kaj fremdlandaj entreprenoj licencitaj sin aperigis.

Ŝanhaja Liberkomerca Prov-zono areas je 28,78 kvadrataj kilometroj. En la 29-a de septembro Han Zheng, membro de la politika buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj sekretario de la ŝanhaja Municipa Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Gao Hucheng, ĉina ministro pri komerco, kaj Yang Xiong, urbestro de Ŝanhajo, venis al la ceremonio kaj kune inaŭguris la liberkomercan zonon. En la inaŭgura ceremonio ĉina ministro pri komerco Gao Hucheng esprimis, ke la starigo de Ŝanhaja Liberkomerca Prov-zono markas la novan paŝon de Ĉinio en reformado kaj malfermo. Li diris, ke la starigo de Ŝanhaja Liberkomerca Prov-zono havas ege gravajn signifojn por plene profundigi reformadon, pluapaŝe larĝigi malfermon, realigi sisteman renovigon, esplori novajn rimedojn, akumuli novajn spertojn, stimuli ekonomian viviforton kaj krei sisteman dividendon. Per 2- aŭ 3-jara penado oni konstruos la liberkomercan zonon de normala jura medio, oportuna investado kaj komercado, efika superrigardo kaj internacia nivelo. Samtempe oni devas plifortigi kaj perfektigi regadon de riskoj kaj konstrui sekurecan altefikan malferman ekonomian sistemon.

En la ceremonio sin aperigis la unuaj entreprenoj, kiuj ricevis licencon de Ŝanhaja Liberkomerca Prov-zono. El tiuj 36 licencitaj entreprenoj 11 estas kune investitaj de ĉina kaj eksterlanda kapitalo aŭ sole investitaj de eksterlanda kapitalo, ampleksante la kampojn de financo, komercado, kulturo, telekomunikado kaj tiel plu.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto