Laŭ la raporto de la germana semajnogazeto Der Spiegel, en Barato nun estas pli ol dek milionoj da modernaj infansklavoj. Ili laboras sur kampoj, en fabrikoj, prostituejoj aŭ en privataj farmoj, ofte sen salajro, ankaŭ sen ŝanco eskapi. Plej multaj infansklavoj estas luitaj aŭ venditaj de mizeraj kaj senesperaj familioj.
Laŭ la 2001-jaraj censaj donitaĵoj de la barata registaro, inter unu miliardo da loĝantoj en Barato pli ol dek du milionoj da infanoj aĝantaj 5 ĝis 14 jarojn estas laborantaj. La nombro tamen eble estas multe malpli granda ol la efektiva, ĉar multaj infanoj ne havas akton de naskiĝo, kaj ankaŭ ĉar dungantoj klopode malkaŝas la ekziston de infansklavoj. Helporganizo taksis, ke infanoj rolas kiel servistoj en tri kvaronoj da barataj familioj, kaj el ili 90 procentoj estas infaninoj. En Barato dungi infanojn kaj ilin komerci estas kontraŭleĝe, sed ĉe polico la faroj estas malofte tuŝitaj, kaj en tribunalo krimuloj estas rare kondamnitaj.
Durga Mala, la 12-jara infanino, ja estas reprezentanto de la barataj infansklavoj. Mala kreskis en Kalkuto. Kiam ŝi estis en la aĝo de 7 jaroj, la patro forpasis, kaj post du jaroj la patrino ankaŭ adiaŭis la mondon. La avino ne povis vivteni Malan kaj la tri aliajn fratinojn pli aĝajn, kaj en tia kazo ŝi estis vendita, kiel la plej juna infanino, kontraŭ 80 rupioj. Post la veturado de pli ol 2 000 kilometroj, Mala vendiĝis en Bangaloro, kun la promeso, ke ŝi estos tie bone edukata. Sed de tiam, Mala vivas mizera: ĉiutage ŝi devas lavi vestojn, prepari manĝaĵojn, sed sen ia rekompenco kaj ripozo; al ŝi estas malpermesite eliri el la domo; kaj krome, ŝi suferas oftajn batojn kaj insultojn de la mastrino.