Vizitu Forumon

Usona registaro fermiĝis

(GMT+08:00) 2013-10-01 15:23:34     Redaktoro:Li Lu

Noktomeze de la 30a de septembro laŭ la loka tempo, post la lasta minuto de jara financo de la usona registaro en 2013 kaj la jara financa buĝeto de la jaro 2014 estas malfacile eldonita, do la usona federacia registaro fermiĝis unua foje de la pasintaj 17 jaroj. Usona prezidento Barack Obama kondamnis partojn da membroj de la Respublika Partio de Usono forkapti registaron por gajni privatajn interesojn. Bonvole aŭskulti detalan raporton.

En la pasinta semajno, la usona popolo jam bone konas la sonon, kio avertis ilin, ke usona federacia registaro vizaĝas al fermiĝan krizon. Malgraŭ preĝo de la usona popolo, tamen la miraklo ne aperis, la senato kaj la Ĉambro de Reprezentantoj ne atingis kompromison pri la registara financa buĝeto de la jaro 2014. Post fino de la 30an de septembro laŭ la loka tempo, la usona popolo estis devigita akcepti la situacion.

7 horoj antaŭe de la fermiĝo de la usona registaro, usona prezidento Barack Obama publikigis televidan parolon, li kondamnis partojn da membroj de la Respublika Partio de Usono forkapti registaron por gajni privatajn interesojn.

"La ĉiuj situacioj povas esti evititaj, se la Ĉambro de Reprezentantoj povis preni kiel ekzemplon la senato, simple ratifiki registaran financan buĝeton sed ne aldoni senrilatajn kaj diskutatajn petojn, tio ankaŭ estas konsenkvaj metodoj de usona kongreso en la pasintaj 200 jaroj."

Barack Obama montris, ke se la nekernaj departementoj de federacia registaro fermiĝos en la 1a de oktobro, malgraŭ ke la funkcioj de trupoj, landlima defendo, publika sekureco kaj aliaj kernaj departementoj ne estos influataj, tamen tio ankaŭ alportos grandan trafon al ordinaraj civitanoj kaj la prosperanta ekonomio de Usono.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto