Vizitu Forumon

Israelo kaj Irano buŝe batalis pri nuklea problemo en Ĝenerala Asembleo

(GMT+08:00) 2013-10-02 15:51:19     Redaktoro:Zhao Jianping

La 1-an de oktobro laŭ la loka tempo la ĝenerala debato de la 68-a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj eniris la lastan tagon. Israela ĉefministro Benjamin Netanyahu kaj irana reprezentanto en Unuiĝintaj Nacioj faris intensan buŝan batalon rilate la iranan nuklean problemon. Nun bonvole aŭskultu raporton senditan de nia raportisto el Nov-Jorko.

La 1-an de oktobro israela ĉefministro Benjamin Netanyahu faris parolon en la ĝenerala debato de la 68-a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kaj nomis Iranon "kanajla reĝimo", ĉar Irano plurfoje deklaris "nuligi Israelon el la mapo". Fronte al tia minaco, Israelo havas neniun alian elekton.

Li diris, ke li ne esperas ian ajn miskomprenon pri tio kaj Israelo neniom permesos al Irano akiri nukleajn armilojn. Israelo sola batalus, se ĝi estus devigita fari tion.

En la lasta vendredo Hasan Rouhani unuafoje faris prelegon en la Ĝenerala Asembleo post sia prezidentiĝo kaj plurfoje kontaktiĝis kun usona prezidento Barack Obama. Tamen en sia parolo Benjamin Netanyahu priskribis Hasan Rouhani kiel "lupon sub la felo de ŝafo", kiu aspektas malsama al sia antaŭulo Mahmoud Ahmadi-Nejad, sed parolante pri la nuklea afero, li tuj ŝanĝis la mienon. Li estas homo "nefidinda".

Post la parolo de Benjamin Netanyahu irana konstanta vicdelegito en Unuiĝintaj Nacioj Khodadad Seifi tuj faris rebaton. Li diris, ke la vortoj de Netanyahu estas demagogiaj kaj liaj akuzoj estas senbazaj. Irano ĉiam havas plenan kunlaboron kun la Internacia Atom-Energia Agentejo kaj ĉiaj nukleaj aktivadoj de Irano iras sub la kontrolado de koncernaj institucioj.

Khodadad Seifi diris ankaŭ, ke en la pasintaj dekoj da jaroj Israelo lanĉis plurajn militojn, tamen Irano ĉiam praktikas neagresajn politikojn. Li avertis al Benjamin Netanyahu, ke plibone Israelo ne konsideru militon kontraŭ Irano, nek komplotu pri tia agado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto