Vizitu Forumon

Sirio komencis laboron por detrui kemiajn armilojn

(GMT+08:00) 2013-10-03 14:34:43     Redaktoro:Zhao Jianping

La 1-an de oktobro la 1-a enketa grupo de la Organizo por la Prohibo de Kemiaj Armiloj atingis Damaskon, la ĉefurbo de Sirio, kaj ekfaris la preparajn laborojn por detrui la kemiajn armilojn en Sirio. Analizistoj opinias, ke laŭtempa plenumado de detruo de siriaj kemiaj armiloj alfrontas certagradajn defiojn.

Laŭ konigo la enketa grupo konsistas el pli ol 20 kontrolistoj. Post unu semajno pli da kontrolistoj, inkluzive de kemiaj, militaj kaj medicinaj specialistoj, venos al Sirio. Ĝis nun koncernaj flankoj ne malkaŝis la konkretan aranĝon de tiu ĉi grupo en Sirio. Laŭ raporto de lokaj mediatoj la membroj de la grupo renkontiĝos kun oficistoj de la siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj diskutos kun ili pri la nombro de specialistoj bezonataj por la detruo de kemiaj armiloj, la metodoj de detruado kaj similaj enhavoj. Poste la grupo faros kontroladon al kelkaj stokejoj de la kemiaj armiloj kaj paŝon post paŝo entreprenos la preparajn laborojn por la detruado de kemiaj armiloj. Rusa vicministro pri eksterlandaj aferoj Mikhail Bogdanov esprimis en Moskvo la 1-an de oktobro, ke ankaŭ Rusio sendos specialistojn al la kontrolado de la kemiaj armiloj en la teritorio de Sirio, tamen li ne malkaŝis, kiom da rusaj specialistoj partoprenos en la laboro.

Analizistoj montris, ke ĉiuj flankoj alfrontos severajn defiojn, se oni deziras plenumi la detruadon de siriaj kemiaj armiloj en malpli ol 9 monatoj. Unue, la detruado de kemiaj armiloj bezonas multamembran kaj spertoriĉan specialistan grupon kaj tiu grupo devas labori seninterrompe dum preskaŭ 9 monatoj. Due, laŭ aserto de siria prezidento Bashar al-Assad, oni bezonas miliardon da usonaj dolaroj por detrui la kemiajn armilojn en la teritorio de Sirio. Estas grandega defio por kolekti tiom grandan sumon. Trie, la situacio de Sirio estas malstabila. Senĉese konfliktas inter si la siria registara armeo kaj la opozicioj. Kvare, 7 el la 19 jam publikigitaj stokejoj de kemiaj armiloj troviĝas en militaj regionoj kaj tiuj regionoj ne estas sub la regado de la registara armeo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto