Vizitu Forumon

Kontraŭleĝe enmigranta ŝipo renversiĝis en akvareo de Italio

(GMT+08:00) 2013-10-04 16:59:53     Redaktoro:Xiong Linping

Je ĉ. la 6a matene en la 3a de oktobro, kontraŭleĝe enmigranta ŝipo deveninta de Libio renversiĝis ĉe la insulo Lampedusa en la plej suda ekstremo de Italio. Ĝis matene de la 4a de oktobro laŭ la pekina tempo la itala savestablo jam savis 155 homojn kaj elakvigis 103 kadavrojn de dronintoj. Laŭ la diro de postvivantoj, en la ŝipo sume estis preskaŭ 500 homoj, kaj pro tio oni taksis, ke la nombro de mortintoj eble estos pli ol 200.

Oni informiĝis, ke tiu ĉi ŝipo ekveturis de libia marbordo, kaj en la ŝipo plejparte estis somalianoj kaj eritreanoj; kiam ĝi estis ĉirkaŭ 0,6 marmejlon for de la insulo Lampedusa, la motoro perturbis, tiam la holdo komencis liki kaj la bruloleo tralikiĝi; kaj ke ĉar en la ŝipo ne ekzistis telekomunikaj ekipaĵoj, iu ekbruligis litkovrilon por atentigi loĝantojn sur la insulo kaj ŝipojn preterpasantajn, sed la fajro tuŝis la tralikiĝantan oleon kaj faris la ŝipon brulanta; tiam ĉiuj amasiĝis en la flanko de la ŝipo, kie ankoraŭ ne estis fajro, la ŝipo renversiĝis.

Tiutage la itala vicĉefministro kaj civilafera ministro Angelino Alfano pere de la retejo de la prezidentejo deklaris, ke Eŭropa Unio devas agi por la problemo de kontraŭleĝa migrado. La deklaro diras: "Jam estas tempo por la internacia socio kaj Eŭropa Unio fari decidon kaj agi; por tranĉi la kriman ĉenaron de kontraŭleĝa migrado oni devas kunlabori kun la landoj, el kiuj migrantoj estas transportitaj. Nepras sufoki tian vojaĝon senesperan kaj fatalan."

Ĉe la loko de la savado Alfano substrekis, ke la kontraŭleĝa migrado ne nur estas afero de Italio, sed ankaŭ problemo de la tuta Eŭropo.

Pri la akcidento la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon esprimis sian profundan funebron al ĉiuj viktimoj. Li diris, ke ĉiuj landoj en la tuta mondo devas atenti la problemon de migrado kaj agi por rapide solvi la problemon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto