Vizitu Forumon

Inaŭguriĝis 21a neoficiala konferenco de gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro

(GMT+08:00) 2013-10-07 17:13:00     Redaktoro:Ĝoja

La 7-an de oktobro en Bali, la insulo de Indonezio, inaŭguriĝis la 21a neoficiala konferenco de gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. Al la konferenco ĉeestis gvidantoj de 21 membroj kaj regionoj. Ili faros diskuton pri konstruado de pli potenca kaj pli aktiva azi-pacifika regiono en la fono de malprosperiĝo de la monda ekonomio. Nun bonvole aŭskultu detalan raporton.

La temo de la konferenco estas "Vigligi Azi-Pacifikon kaj Esti Monda Motoro". Tiutage en sia salutparolo indonezia prezidento Susilo Bambang Yudhoyono diris, ke de post la jaro 1995 la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro ludas gravan rolon por disvolvi ekonomion kaj komercon de la regiono, nun kadre de la monda ekonomia krizo la organizo ludas pli ŝlosilan rolon por garantii stabilan kreskadon de la azi-pacifika ekonomio. Li diris:

"En la nuna situacio Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro estas pli grava, la ekonomio ankoraŭ ne reprosperiĝis el la tutmonda ekonomia krizo, kaj ni profunde sentis influon el la krizo. Tio estas la kialo, ke ni devas pluapaŝe fortigi striktajn kunlaborajn rilatojn inter diversaj landoj, klopodi por rapidigi regionan ekonomion kaj reprosperigi la mondan ekonomion."

Antaŭe usona ŝtata sekretario John Kerry, kiu ĉeestis al la konferenco en la nomo de usona prezidenton Barack Obama, indikis, ke estas senprecedence striktaj la rilatoj inter Usono kaj Azio, kaj Usono rigardas Azi-Pacifikan Ekonomian Kunlaboron kiel la ĉefan platformon por diskuti pri ekonomio kaj disvolvo de la regiono. Li diris:

"Ni faros diskuton pri pliigo de dudirektaj investoj, pri pli bona kontakto de ekonomio kaj pri kreo de pli da postenoj por ekonomia kreskado. Ni profundigos kunlaborojn por grandigi eksportadon, nuligi doganon kaj rapidigi liberan cirkuladon de produktaĵoj, kaj tio helpos nuligi murojn kaj obstaklojn inter diversaj landoj kaj helpos formi pli striktan kontakton kaj finfine realigi pacon, stabilecon kaj prosperon de la regiono kaj de la aliaj regionoj de la mondo."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto