Vizitu Forumon

Xi Jinping ĉeestis la ferman ceremonion de la Pintkonferenco de Industriistoj kaj Komercistoj en APEK

(GMT+08:00) 2013-10-08 14:13:00     Redaktoro:Li Lu

La 7an de oktobro en Balio, Indonezio, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping ĉeestis la Pintkonferenco de Industriistoj kaj Komercisto en APEK kaj faris gravan parolon. Li emfazis ke Ĉinio daŭre persistos en la ĝusta direkto de reformado kaj pordomalfermo, efektivigos senhaltan reformadon kaj malfermon, li havas firman fidon pri kontinua kaj sana disvolviĝo de ĉina ekonomio. Ĉinio esperas kunlabori kun amikoj de la azipacifika regiono, por konstrui belegan Azio-Pacifikon. Jen estas detala raporto:

Kiel la lasta parolanto en la konferenco, prezidanto Xi prezentas la zorgon kaj atendon de Azio-Pacifikon. Ankaŭ la pintkonferenco en Balio portas atendon de la azipacifika regiono kaj la tuta mondo.

"La Azio kaj Pacifiko similas al la maro, kaj la membrolandoj similas al veloj", prezidanto Xi komencis sian paroladon de la azipacifika ekonomio, kiu havas densajn rilatojn kun ĉiuj membrolandoj de la organizo. Li montris, ke nun la monda ekonomia revigliĝo estas malfacila, la azipacifika ekonomio ankaŭ vizaĝas al novaj defioj; Ne nur la evoluintaj landoj, sed ankaŭ la evoluantaj, ĉiuj serĉas novan movforton por kreskado.

"De kie venas la movforto? Laŭ mia opinio, ĝi nur povas veni el reformado, reĝustigado kaj kreado. La azipacifika ekonomio devas brave antaŭenpuŝi konstruadon de malferma ekonomia disvolviĝa rimedo, por ke la azi-pacifika ekonomio ludu gvidan rolon en la monda ekonomia revigliĝo."

La ekonomia kresko de la azipacifika regiono bezonas reformadon kaj kreadon, sed tiu de Ĉinio dependas nur de reformado kaj malfermado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto