Vizitu Forumon

Wang Yi priparolas la viziton de Xi Jinping

(GMT+08:00) 2013-10-09 16:07:46     Redaktoro:Li Lu

De la 2a ĝis la 8a de oktobro ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping faris ŝtatan viziton al Indonezio kaj Malajzio kaj ĉeestis al la 21a neoficiala pintkonferenco de la Azipacifika Ekonomia Kunlaboro en Balio. Post la vizito, Wang Yi, ĉina ministro pri eksteraj aferoj prezentis koncernajn cirkonstancojn kaj fruktojn de la vizito.

Wang Yi esprimis, ke ĉifoja vizito de prezidanto Xi estas grava diplomatia agado de la ĉina nova registaro kun Sudorienta Azio kaj Azi-Pacifiko, lia vizito al la du landoj celas komenci novan situacion de najbardiplomatio, antaŭenpuŝi kunlaborojn de azi-pacifika regiono kaj akceli regionan disvolviĝon.

Dum la 7-taga vizito, prezidanto Xi partoprenis en preskaŭ 50 duflankaj aŭ multflankaj aktivadoj, vaste kontaktiĝis kun diverskampaj personoj, faris gravajn parolojn kaj priparolis amikecon, estontecon kaj kunlaborojn. Lia vizito gajnis gravajn fruktojn.

Unue, la vizito antaŭenpuŝis rilatojn de Ĉinio kun Indonezio kaj Malajzio en novan periodon. Wang Yi diris, ke prezidanto Xi respektive longtempe interparolis kun la dulandaj gvidantoj, ili unuanime decidis altigi la duflankajn rilatojn inter Ĉinio kaj Indonezio kaj inter Ĉinio kaj Malajzio al plene strategia partnereco.

Due, la vizito starigis novan celon pri rilatoj inter Ĉinio kaj ĉiuj landoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. Wang Yi diris, ke ĉijare estas la 10a datreveno de starigo de strategia amikeca rilato inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, la du flankoj staras en la nova komenco de historio. Xi Jinping plene prezentis ĉinajn politikojn al la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj emfazis, ke Ĉinio persiste kunlaboros kaj subskribos amikecajn kunlaborajn traktatojn kun najbarlandoj.

Trie, la vizito gvidis la organizon gajni novan disvolviĝon.

Kvare, la vizito prezentis novan venontecon de ĉina ekonomia disvolviĝo.

Prezidanto Xi emfazis, ke ĉina sonĝo pri paco, prospero kaj feliĉo estas interligita kun alilandaj popoloj de Azio. Ĉinio donos disvolviĝajn ŝancojn sed ne minacojn al Azio kaj la tuta mondo. Ĉinio volas dividi la disvolviĝajn fruktojn kun la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, Azio kaj la tuta mondo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto