Vizitu Forumon

Alice Munro ricevis la Nopelpremion por literaturo

(GMT+08:00) 2013-10-11 15:08:13     Redaktoro:Li Lu

Je la sepa horo de la vespero de la 10a de oktobro laŭ pekina tempo, kanada verkistino Alice Munro ricevis trofeon de Nobelpremio pri Literaturo 2013. Jen estas detala raporto,

Nobelpremio pri Literaturo estas la plej vastinflua premio de la socio el ĉiuj premioj de Nobelpremio, la gajninto estis publikigita en la 10a de oktobro, la Nopelpremio por literaturo estis gajnita de kanada verkistino Alice Munro pro ŝiaj atingoj en verkado. Japana verkisto Murakami Haruki refoje fiaskis por la premio.

"La elekta komisiono de Nobelpremio pri Literaturo decidis doni al kanada verkisto Alice Munro trofeon de Nobelpremio pri Literaturo 2013. Nia takso al ŝi estas 'granda majstro noveloj'."

Alice Munro, naskiĝis en 1931 en urbeto sudokcidente de provinco Ontario, Kanado. Ŝiaj verkaĵoj multe priskribas vivojn en la urbeto, ŝi atentas pri vivo de ordinaraj virinoj. La lingvaĵoj estas simplaj, la temoj de ŝiaj verkaĵoj estas seriozaj, ekzemple vivo kaj morto, kresko. Ŝi eĉ estis nomita de usona verkisto kiel Anton chekhov en nia epoko.

Peter Englund, konstanta sekretario de sveda instituto, la elekta komisiono de Nobelpremio pri Literaturo, diris, kiam li akceptis intervjuon de rapostisto el Ĉina Radio Internacia, ke la plej granda sukceso de Alice Munro estas ŝia persisteco en verkado de noveloj kaj ŝiaj atingoj en tiu kampo.

"Ŝi multjare skribis novelojn. Novela skribado estas malfacila, multaj verkistoj jam rezignis verki novelojn, sed ŝi persistas. La priskriboj en ŝiaj verkaĵoj estas subtilaj, preskaŭ perfektaj. Ŝi estas majstro de modernaj noveloj."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto