Vizitu Forumon

Kunlaboroj inter Ĉinio kaj Vjetnamio gajnis gravan atingon

(GMT+08:00) 2013-10-14 17:01:36     Redaktoro:Xiong Shan

Posttagmeze en la 13a de oktobro en Hanojo, la ĉefurbo de Vjetnamio, ĉina ĉefministro Li Keqiang interparolis kun vjetnama ĉefministro Nguyen Tan Dung. La du flankoj konsentis fondi tri laborajn grupojn, inkluzive de la surmara komuna ekspluata interkonsiliĝa laborgrupo, por antaǔenpuŝi la surmarajn, surterajn kaj financajn kunlaborojn kaj profundigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Vjetnamio. Do bonvole aǔskultu la detalan raporton!

Posttagmeze en la 13a de oktobro laǔ la loka tempo en hanoja prezidanteja placo, vjetnama ĉefministro Nguyen Tan Dung okazigis solenan ceremonion por bonvenigi ĉinan ĉefministron Li Keqiang. Tio estas la unua fojo, ke gvidanto de la ĉina nova registaro faras viziton al Vjetnamio. Ĉu la rilatoj inter Ĉinio kaj Vjetnamio subtenos sanan kaj stabilan disvolvon? Tio fariĝas zorgata punkto de la publikaj opinioj.

Post la interparolo, Li Keqiang diris al ĉinaj kaj fremdlandaj ĵurnalistoj, ke la tutflankaj strategiaj kunlaboraj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Vjetnamio havis novan atingon kaj esencan progreson. Li diris, ke la plej grava frukto de la interparolo kaj la nova atingo de la kunlaboro inter la du landoj estas, ke la du landoj oficiale fondos tri laborajn grupojn, nome la surmaran komunan ekspluatan interkonsiliĝan laborgrupon, surteran bazinstalaĵan kunlaboran laborgrupon kaj financan laborgrupon, por disvolvi la kunlaborojn de la du landoj en suprediritaj tri flankoj.

Li Keqiang malkaŝis, ke la du flankoj komune opiniis daǔre akceli la dulandan politikan interkonfidon, subteni la kontaktiĝon de la dulandaj altranguloj, kiel eble vastigi la komunan profiton inter la du landoj, regi kaj redukti la diferencon, kaj protekti pacon kaj stabilecon de la Suda Ĉina Maro.

Nguyen Tan Dung konsentis proponojn de Li Keqiang pluapaŝe disvolvi la dulandajn rilatojn kaj esprimis, ke Vjetnamio volas klopodi kune kun Ĉinio antaǔenpuŝi la surmaran, surteran kaj financan kunlaborojn kaj kiel eble plej rapide gajni pozitivajn kaj pragmatajn fruktojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto