Vizitu Forumon

Proponoj de Li Keqiang por fortigi kunlaboron kaj interŝanĝon de Ĉinio kaj ASEAN en la sekureca kampo havas grandan signifon

(GMT+08:00) 2013-10-15 16:18:50     Redaktoro:Xiong Shan

La 9an de oktobro en Brunejo, en la 16-a kunveno de gvidantoj el Ĉinio kaj la Asocio de Sudeast-Aziaj Nacioj, ĉina ĉefministro Li Keqiang elmetis proponojn por fortigi la interŝanĝon kaj kunlaboron de la sekureca kampo, inkluzive de pluapaŝa plibonigo de la mekanismo de la kunveno de nacidefendaj ministroj el Ĉinio kaj ASEAN, dialogo pri regiona problemo kaj profundigo de la kunlaboroj de la netradicia sekureca kampo. Intervjuate de ĵurnalisto, ĉina eksperto pri ASEAN esprimis, ke la proponoj elmetitaj de Li Keqiang havas grandan signifon. Se oni esence plenumos tiujn proponojn, do la rilatoj inter Ĉinio kaj ASEAN disvolviĝos normale.

Qu Xing, estro de ĉina esplorinstituto pri internaciaj aferoj, opiniis, ke la proponoj elmetitaj de ĉina ĉefministro Li Keqiang por pluapaŝe plibonigi la mekanismon de la kunveno de nacidefendaj ministroj el Ĉinio kaj ASEAN estas tre gravaj. Li diris, ke teni travideblecon en la sekureca kaj nacidefenda kampoj ludas la plej grandan rolon por la interŝanĝo kaj kunlaboro en la sekureca kampo. Se oni esence plenumos la proponojn, nome pluapaŝe plibonigi la mekanismon de la kunveno de nacidefendaj ministroj el Ĉinio kaj ASEAN kaj okazigi dialogon pri la regiona sekureco, do estos sen obstaklo por interkomunikiĝi pri iuj problemoj, kontroli iujn zorgatajn problemojn kaj eviti perdiĝon en la regado. Tial tiu mekanismo havas tre gravan signifon.

Qu Xing esprimis, ke estas tre grava por Ĉinio disvolvi kunlaboron kaj interŝanĝon kun ASEAN en tradicia kaj netradicia sekurecaj kampoj. Plenumado de la proponoj de la ĉina flanko garantios la normalajn rilatojn inter Ĉinio kaj ASEAN.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto