Vizitu Forumon

Okazos nova intertraktado novembre en Ĝenevo

(GMT+08:00) 2013-10-17 16:34:07     Redaktoro:Xiong Shan

Vespere de la 16a de oktobro laǔ la loka tempo en Ĝenevo de Svisio, finiĝis la dialogo inter Irano kaj la ses koncernaj landoj (nome Usono, Britio, Francio, Rusio, Ĉinio kaj Germanio) pri la irana nuklea problemo. Post la dialogo, la du flankoj publikigis komunan deklaron, interkonsentante, ke okazos nova intertraktado en la 7a kaj la 8a de novembro en Ĝenevo. Estas la unua fojo, ke de post la komenciĝo de la intertraktado pri irana nuklea problemo, la du flankoj publikigas komunan deklaron. Bonvole aǔskultu la detalan raporton!

La ĝeneva dialogo havas novan signifon al la nesolvita irana nuklea problemo. Post la dialogo Irano kaj la ses koncernaj landoj publikigis komunan deklaron. Kvankam la deklaro ne havis tiom multajn esencajn enhavojn, kaj nur certigis refojan okazigon de dialogo en Ĝenevo, tamen la du flankoj konfirmis pozitivan atmosferon de la intertraktado kaj esprimis volon daǔrigi la dialogon. Irana ministro pri eksteraj aferoj Muhammad Javad Zarif diris, ke la 2-taga dialogo inter Irano kaj la ses koncernaj flankoj eble alportos la esperon komenci novan periodon de la rilatoj, fini krizon kaj malfermi novan epokon.

Catherine Ashton, supera reprezentanto de Eǔropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko, kelkfoje emfazis en gazetara konferenco, ke estas neniu detalo de la intertraktado por diskuto. Ŝi asertis, ke la intertraktado prezentis pozitivan atmosferon, kaj opiniis, ke pro la nova intertrakta grupo de Irano, la du flankoj povis pli profunde interŝanĝi opiniojn.

Laǔ la komuna deklaro la nova intertraktado okazos en la 7a kaj la 8a de novembro en Ĝenevo. Antaǔ tio, Irano kaj ses koncernaj flankoj faros ekspertan intertraktadon por esprimi diverĝojn kaj disvolvi esencan diskuton.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto