Vizitu Forumon

Pekino prenis kelkajn rimedojn por redukti industruian poluadon

(GMT+08:00) 2013-10-18 16:54:45     Redaktoro:Xiong Shan

Por efektivigi la Agadplanon pri Prevento kaj Regado kontraŭ Aerpoluado, lastatempe publikigitan de la ĉina registaro, Pekino lanĉis la Agadplanon de Pura Aero por la Periodo de 2013 ĝis 2017. Laŭ la plano Pekino atingos en 2017 la celon malpliigi la densecon de partikla materio 2,5-mikrona je pli ol kvarono surbaze de tiu en 2012, per redukto de la karba uzo, regado de la nombro de aŭtoj kaj aliaj rimedoj. Industria poluado estas unu el la ĉefaj fontoj de aerpoluado en Pekino. Kiajn rimedojn prenos la industria sektoro por plenumi la Agadplanon de Pura Aero?

Kiom la industria poluado "kontribuas" al la poluado de partikla materio? Wang Chunlin, sekcia direktoro de la Pekina Mediprotekta Administracio, diris, ke laŭ unua esploro, industria poluado okupas preskaŭ 20% de partikla materio.

Industria poluado ne estas la ĉefa fonto de aerpoluado en Pekino, tamen la magistrato ankoraŭ starigis rigorajn celojn por regi industrian poluadon. Por atingi la celon malpliigi la densecon de partikla materio 2,5-mikrona je pli ol kvarono surbaze de tiu en 2012, la agadplano postulas, ke ĝis la fino de 2016 Pekino retiros 1 200 poluajn entreprenojn, reduktos la produktkapablon de cemento je ĉirkaŭ 4 milionoj da tunoj, kaj regos la olerafinan skalon ĝis 10 milionoj da tunoj.

Laǔ informo, Pekino efektivigos la agadplanon de pura aero ĉefe per jenaj du rimedoj: rigore kontroli novan devenon de la poluo kaj fortigi redukton de la poluado.

Li Hong, vic-estro de pekina ekonomia kaj informa komitato, diris, ke se estas konflikto inter la disvolvo kaj la medio, do oni devas protekti la medion, krome Pekino reĝustigos industriajn strukturojn kaj disvolvos altaldonan industrion.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto