Vizitu Forumon

Startis plano de kunlaboraj partneroj "10+10" inter Ĉinio kaj Afriko

(GMT+08:00) 2013-10-21 17:22:30     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! La 21an de oktobro, startis plano de kunlaboraj partneroj inter ĉinaj kaj afrikaj akademiaj institucioj. En la inaŭguro, ĉina ŝtata konsilisto Yang Jiechi esperis, ke la duflankaj akademiaj institucioj donos intelektan subtenon al disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko, helpos la komunan reprosperiĝon de Ĉinio kaj Afriko, kaj konigu al la mondo la verajn kaj kompletajn rilatojn inter Ĉinio kaj Afriko. Nun bonvole aŭskultu detalan raporton!

En la jaro 2009, la ĉina registaro anoncis 8 agojn pri pragmata kunlaboro kun Afriko. Kaj akademia kunlaboro estas unu el la 8 agoj. La "plano de kunlaboraj partneroj 10+10 inter ĉinaj kaj afrikaj pensbankoj" celas fari la kunlaboron mekanika.

Amasaj akademiaj institucioj konkure sin anoncis al la plano, kaj fine sukcesis aliĝi al la plano 8 ĉinaj institucioj kaj 8 afrikaj institucioj. Inter ili estas Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, Pekina Universitato kaj Afrika Konsilio de Studo kaj Evoluo de Sociaj Sciencoj.

Nome de la ĉina registaro, ŝtata konsilisto Yang Jiechi gratulis starton de la plano 10+10. Rilate la akademian kunlaboron de Ĉinio kaj Afriko, li esperis, ke la duflankaj pensbankoj aktive esploros ambaŭgajnigan vojon, donos ideojn por profundigi kunlaboron sur la kampoj de ekonomio, financo, scienco, tekniko kaj edukado, nuligos malhelpojn de la ĉina-afrika kunlaboro, konigos al la mondo la verajn kaj kompletajn rilatojn inter Ĉinio kaj Afriko, kaj kreos pli objektivan kaj amikecan medion de publikaj opinioj.

Li esperis ankaŭ, ke la duflankaj pensbankoj forte formos "la ĉinan voĉon" kaj "la afrikan voĉon" sur la kampo de studado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko, memfide eligos siajn voĉojn en la internacia komunumo.

Sudafrika Instituto de Internacia Studado kaj Ĉina Instituto de Internacia Studado estas kunlaboraj partneroj en la plano. S-ino Elizebeth Sidiropoulos, prezidanto de Sudafrika Instituto de Internacia Studado, diris, ke la plano estas grava por akceli la duflankan akademian kunlaboron.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto